Paĝo:EO Ave Patria Reymont.pdf/19

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


pacience la lastan momenton — la momenton de l’ batalo. Oni kalkulis jam minutojn, oni kalkulis sekundojn, oni kalkulis eĉ la ekfrapojn de l’ ŝraŭboj, balbutantaj en la profundejoj.
Kaj ĉirkaŭe — nenio, ĉiam dezerto kaj nokto.
Nur Kataoka trankvile staris apud la direktilo kaj Hiroŝe paŝante sur la ponteto gardis ĉion kaj pensis ĉiam la samon:
— Jen malrapide, nerimarkite, neelpeteble alproksimiĝas la morto.
Li estis preta. Li sentis nek plendojn, nek timojn, tenis la animon en feraj katenoj de l’ forta volo. Li sciis, ke li devas morti kaj kuntiriĝis kiel tigro por la lasta salto… Ankoraŭ momento kaj li ĵetos sin en mortigan batalon, en batalon senkompatan… La patrujo elsendis ilin al morto, sekve ili devas perei ĝis la lasta… Estu benata via volo, Japanujo, benata kaj sankta!
Li revis, rigardante ĉion kvazaŭ el post nebuloj de l’ senlimeco, li sentis jam, ke la morto alproksimiĝas inter mallumoj, ke tiuj ĉi mallaŭtaj ventoj murmeretas ion misteroplene, ke lin alvokas ondoj, ke la eterneco ĉirkaŭprenas lin en siajn dolĉajn brakojn kaj la nokto kisas per malvarmaj lipoj kaj alpremas, kaj dorlotas kaj malaperigas la nediveneblon…