Paĝo:EO Ave Patria Reymont.pdf/26

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


fulmoj, ĉar jam de ĉiuj montoj pafis kanonoj, krakis kartoĉoj, ŝutante densan, mortigan hajlon kaj incitantaj muĝegoj de sieĝaj kanonoj ekbruadis ĉiumomente kaj ĉiumomente kun sovaĝa siblo kaj murmurego traflugis ŝtalaj ŝtipoj kaj ĉiumomente terura ekkrako kvazaŭ de miloj da tondroj, distranĉis la aeron, kaj la maro ŝprucis per vulkanoj de krevantaj en la profundejoj grenadoj.
Sed la brulŝipoj, superŝutataj per fajro kaj fero, batataj de pluvego da grenadoj, disŝirataj per ŝrapneloj iris konstante antaŭen kun ĝoja bruo de flagoj, flirtantaj sur la mastoj, iris nehaltigeblaj; jam la ferdekoj komencis detruiĝi, falis mastoj kaj kamenoj, fendiĝis la ŝipbordoj, akvo penetris tra la rompitaj flankoj, fajroj ĉikaŭprenis pontetojn, eksplodadis municiaj kameroj — sed sub la fiera signo de la leviĝanta suno la homoj batalis ĝis la lasta elspiro kaj netimigeblaj, furiaj, blindigitaj de fumoj, kovritaj de sango kaj vundoj, disŝirataj korpe, forbalaataj de terura ventego de kartoĉoj, envualitaj per nebuloj de fumoj kaj flamoj, faladis sur la fundon kiel brulantaj ŝtiparoj da kadavroj, falis en abismojn kun krio de heroa frenezeco kaj triumfo.
Kaj Hiroŝe, kiel dio kaŝita en mallumoj