Paĝo:EO Ave Patria Reymont.pdf/27

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


kaj kiel dio neelpetebla, konstante ĵetadis ilin en la brakojn de l’ morto. De tempo al tempo elŝprucadis fajroj de signaloj kaj nova brulŝipo elŝiriĝis el mallumoj, flugis kun krio tra la flagranta ventego de tondroj kaj kovrita per nebuloj de flamoj, mortis tie, kie ĝi havis jam destinitan por si tombon.
Kaj tiel unu post alia, kiel ŝtonoj per Dia mano ĵetataj sur la fortikaĵon, falis funden kadavroj de l’ ŝipoj kaj homoj. Unu post alia ili mortis ĝoje pro la malproksima patrujo; unu post alia ili falis per heroa ŝtiparo, falis en abismojn kun terura majesteco de oferemo kaj devo.
Fariĝis jam mateno, la ĉielo heliĝis, peza malĝojega tago leviĝis de la oriento, kaj de la bordoj rampis nebuloj pli kaj pli densaj, grizkolora netrapenetrebla mallumo dronigis malrapide la maron, la montojn kaj la ŝipojn ĝis fine ĉio pereis en malklara profundaĵo.
Nur la batalo ne haltis eĉ por momento.
Sovaĝa freneziĝinta uragano furiis ĉiam pli severe kaj pli potence.
Ĉiuj baterioj laboris senĉese, centoj da kanonoj pafis, ĉiumomente miloj da kugloj traflugis kun siblo kaj fajfo, miloj da fulmoj traflagradis per sangaj pupiloj, miloj da tondroj