Paĝo:EO Ave Patria Reymont.pdf/8

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Estis da ili cent dudek.
Hiroŝe kaj Kataoka fermis la procesion. Kamimura apogita ĉe l’ rando sekvis ilin per rigardo, la tuta ŝipanaro donis al li la lastajn honorojn, la adiaŭa flago baraktiĝis sur masto.
Subite siblo distranĉis la aeron, ŝraŭboj ekgrincis kaj la ŝalupoj ĵetis sin sur la maron, glitante sur la suproj de ondoj kaj dispuŝante iliajn ŝaŭmantajn dorsojn…
Kamimura longe staris sur la ferdeko, adiaŭante ilin per la pensoplenaj okuloj, ĝis ili perdiĝis en malproksimo kaj post ili nur vagis strioj de fumo kaj aro da kriantaj mevoj.
Kaj la ŝalupoj fulmrapidis tra la mallarĝa faŭko de l’ golfo al la maro, iafoje enprofundiĝante kvazaŭ en abismojn, sed tuj la ondoj altiĝis kaj ili ree flugis, kiel blankaj grandegaj birdoj; bluetaj harligoj de fumoj kovris ilin per mantelo, tra kiu apenaŭ vidiĝis la forkurantaj bordoj.
La suno kliniĝis, en la okcidento disfluiĝis kvazaŭ kotejoj de purpuro kaj oro, la maro fariĝis ruĝa, komencis brui kaj peze ruliĝi, la ondoj kvazaŭ rustiĝintaj serpentoj amasiĝis per ŝprucantaj aroj, eliradis el profundejoj kaj levante la sangantajn kapojn rapidis bruege