Paĝo:EO Halka.pdf/12

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


nowicz ĝis la jaro 1835, kiam M. forveturis Berlinon, por studi dum kvar jaroj la teorion de supera muziko ĉe profesoro Rungenhagen.
En la jaro 1839, Moniuszko revenas hejmen, ekloĝas en Vilno, kaj, edziĝinte sen-dote, li devas malfacile perlabori la ĉiutagan panon kiel orgenisto kaj malmulte pagata muzik-instruisto.
Malgraŭ siaj materialaj zorgoj la 21 jara muzikisto fariĝas baldaŭ gvidanto de la tuta artista movado en Vilno: li aranĝas koncertojn, akompanas fortepiane aŭ direktas la orkestron, kaj li komponas multe da kantoj, kiuj famigas lin kiel talentan komponiston en la tuta Pollando; liaj kantoj, eldonitaj ĉe Bote kaj Bock en Berlino, estas ankaŭ tre ŝatataj inter germanoj.
Vigligite per tia sukceso, Moniuszko komencas en la jaro 1840 komponi serion da malgrandaj operoj (Idealo, Loterio, Karmanjol, Nova Don Kiĥoto, Noktloĝejo en Apeninoj, Flava Noktĉapo, Idilio kaj aliaj), kiujn li, per amatoraj fortoj, prezentas en Vilno.
Sed pli da famo kaj aplaŭdo, ol per tiuj operetoj, li akiras per siaj kvar «Kantaroj». Plenaj de originaleco, freŝeco kaj de nacia karaktero melodioj, apogitaj sur grandioza akompanaĵo, ili movas ĉiujn korojn, kapablajn ekbati pli vive je vera belo. Tiu ĉi serio da kantoj laŭ tekstoj de eminentaj polaj poetoj kreis al la pola muzikliteraturo heredaĵon same riĉan, kiel tiu, kiun Schubert postlasis al la germanoj.
En la jaro 1847 Moniuszko kreas sian ĉefverkon, la operon «Halka», kaj prezentas ĝin, komence duakte, en formo de koncerto sen kostumoj. Enla jaro 1853 la opero aperas sur la Vilna scenejo, kaj, post multaj klopodoj, la 1 de Januaro de l’ jaro 1858, pligrandigite[1], kvarakte, sur la scenejo de Varsovio.
Tio estas memorinda dato en la historio de la pola opero, kiu de nun komencas novan epokon de vivoplena, originala ekzisto.

Neaŭdita sukceso kaj nehaltanta entuziasmo de la publiko salutis tiun ĉi ĉefverkon en Varsovio, kaj saman sukceson akiras

  1. La karakterizaj «Dancoj de montaranoj», la potenca, vivoplena «Mazuro» kaj la senkompara, mirinde bela ario «Bruas pinoj» antaŭe ne ekzistis kaj estis interalie nove aldonitaj.