Paĝo:EO Halka.pdf/15

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


diversnacia esperantistaro certe ne kulpigos Moniuszk’on por tio, ke lia ĉarmoplena, melodiriĉa «Halka» estas por ĉiuj tiel facile komprenebla.
Wlodzimierz Wolski (Vlodimiro Volski), pola poeto kaj romanverkisto, naskiĝis en la jaro 1825 en Pultusk kaj edukiĝis en Varsovio. Li apartenas al plej talentaj reprezentantoj de rondeto da junaj varsoviaj literaturistoj, epigonoj de la granda pola romantika epoko (1830-40), kiuj inter la jaroj 1840-50 distingiĝis per brua vivo malgraŭ malriĉeco kaj per sincera amo al la popolo kaj arto.
Wolski estis fidela prezentanto de la ideoj kaj tendencoj de tiu ĉi rondeto en sia poemo «Poloska», en la teksto de «Halka», en la grandioza fantazio «Fryderyk Szopen» (Friderik Ŝopen)[1], kaj en aliaj poeziaj verkoj (Poezioj, Vilno 1859, 2 vol.).
Fariĝinte poste novelisto, W. eldonis en la jaroj 1850-58 serion da pli grandaj rakontoj, kiujn karakterizas talento kaj vereco (Nigra Rubando, Kaĉuĉa, Helplecionisto, Granda sinjoro, Rideto de Sorto, Vilaĝa instruisto, Dometo ĉe strato Kolomba).
Sed li distingiĝis precipe kiel aŭtoro de tekstoj al du plej belaj operoj de Moniuszko «Halka» (1858) kaj «Grafino» (1860). En la jaro 1861 Wolski devis forlasi Varsovion kaj elmigri eksterlanden, kie li loĝis, okupiĝante pri literaturo, en Bruselo, ĝis la morto en la jaro 1872.
Lian literaturan heredaĵon kovris hodiaŭ plejparte la polvo de la tempo. En la animo de la pola nacio vivas nur ankoraŭ kaj estos kredeble neniam forgesitaj: la nomita belega fantazio, ilustranta poezie, per sublima, artoplena verso, la animon kaj la kreaĵojn de la plej granda pola muzikisto, kaj la du tekstlibroj «Halka» kaj «Grafino».

Ambaŭ «libretoj» leviĝas alte super la kutima nivelo de tiaj helplaboroj, kaj eĉ sen muzika ilustro, kiu estas ja ĉiam la ĉefa, ofte la sola belo de opero, ili havas sian apartan, memstaran valoron.

  1. Laŭ franca ortografio: Frédéric Chopin.