Paĝo:EO Henryk Sienkiewicz - La juĝo de Zeŭs.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La juĝo de Zeŭs.
Fablo greka de H. Sienkiewicz.

Unu fojon, en vespero, sur la rokoj de l’ Pnikso renkontis sin Apollo kaj Hermes kaj, ekstarinte sur la rando de roka pendaĵo, rigardadis Atenojn.

La vespero estis belega; la suno jam estis ruliĝinta de l’ Arĥipelago al la maro Jona kaj subakvigadis malrapide sian radian kapon en la turkisan, glatan akvegon. Sed la suproj de l’ Himeto kaj Penteliko lumis ankoraŭ, kiel superverŝitaj per fandita oro, kaj ekster tio sur la ĉielo estis la ruĝo vespera. En ĝiaj briloj dronadis la tuta Akropolo. La blankaj marmoroj de la Propileoj, de l’ Partenono kaj Ereĥtejono, ŝajnis esti rozaj kaj tiel facilaj, kiel se la ŝtono estus perdinta ĉian pezon, aŭ kiel se ili estus sonĝa montriĝo. La pinto de la ponardego de la giganta Atene-Promaĥos flamis en la ĉielruĝo, kiel torĉo ekbruligita super Attiko.

Sur la ĉielo balanciĝadis sur la disfalditaj flugiloj kelkaj akcipitroj, kiuj flugis por la nokto al la nestoj, kaŝitaj en la rokoj.

La homoj revenadis amase de la kampaj laboroj al la urbo. Sur la vojo de l’ Pireus iris muloj kaj azenoj, portante pendigitajn sur la flankoj korbojn plenajn de olivoj aŭ de ora vinberaĵo; post ili, en ruĝaj nuboj da polvo, iris la kaprinoj tordokornaj — antaŭ ĉiu kaprinaro kapro blankabarba, sur la flankoj hundoj akrasentaj, poste paŝtisto, ludanta je fajfilo aŭ maldika pajleto avena.

Inter la brutaroj moviĝadis malrapide antaŭen veturiloj, portantaj la dian avenon, tiritaj de bovoj maldiligentaj; tie kaj ie preteriradis taĉmentoj da hoplitoj vestitaj en kupro, rapidantaj por la nokta gardo al la Pireus aŭ al Atenoj.

Malsupre la urbo bolis ankoraŭ per vivo. Apud granda fontano, kuŝanta proksime de Poikile, junaj knabinoj, vestitaj en blankaj vestoj, ĉerpadis akvon, kantante, ridante laŭte, aŭ defendiĝante de la knaboj, kiuj ĵetadis sur ilin katenojn, plektitajn el hederoj kaj branĉoj vinberaj. Aliaj ĉerpinte jam akvon, kun amforoj apogitaj sur la ŝultro kaj mano levita supren, iris la domojn, facilaj kaj graciozaj, similaj al nimfoj senmortaj. Delikata venteto, blovante de la ebenaĵo attika, alportadis al la oreloj de la du dioj la resonojn de rido, de kantoj kaj kisoj.

La „Malproksime-trafanta“ Apollo, por kies okuloj nenio sur la ĉielo estis pli aminda ol virino, turniĝis al la „Argon-detruinto“ kaj diris:

— Ho filo de Maja, kiel belaj estas la Atenaninoj!

— Kaj virtaj, mia Radiulo — respondis Hermes — ĉar sub la zorgo de Pallas ili restas.

La arĝentarka dio eksilentis kaj rigardis kaj aŭskultis plue. Dume la ĉielruĝoj malrapide estingiĝadis, la movo iom post iom ĉesadis; la Scitaj sklavoj fermis la pordegojn kaj fine fariĝis mallaŭte. La nokto ambrozia ĵetis malluman, ornamitan per steloj kurtenon sur la Akropolon, la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon.

Sed la krepusko ne daŭris longe. Baldaŭ el la Arĥipelago elnaĝis la pala Selene kaj komencis veladi kiel arĝenta ŝipeto sur la ĉiela vastaĵo. Kaj ree lumiĝis la marmoroj sur la Akropolo, nur ili lumis nun per klarverda lumo kaj estis ankoraŭ pli similaj al sonĝa apero.

— Oni devas konfesi — diris la „Malproksime-trafanta“ — ke Atene miregindan al si elektis sidejon.