Paĝo:EO Henryk Sienkiewicz - La juĝo de Zeŭs.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La aero forportis tuj la ambaŭ diojn de la Pnikso kaj post momento ili sin trovis ambaŭ super unu el la domoj proksime de la Stoa. La Argoni-detruinto levis per la potenca manplato la tutan supron de l’ domo, egale facile, kiel mastrino, kuiranta manĝaĵon, levas la kovrilon de poto, kaj, montrante virinon, sidantan en butiko, fermita de la strato per kupra krado kaj lana kurteno, li diris:

— Rigardu!

Apollo ekrigardis kaj ŝtoniĝis.

Neniam Attika, neniam la tuta tero greka produktis pli belan floron ol tiu ĉi virino. Ĉe l’ brilo de triobla lampo, ŝi sidis klinita super la tablo kaj notadis ion diligente sur marmoraj tabuletoj. Ŝiaj longe mallevitaj haroj de palpebroj ĵetadis ombron sur la vangojn, sed en momentoj ŝi levadis la kapon kaj la okulojn supren, kvazaŭ pripensante kaj rememorigante al si, kion ankoraŭ ŝi devas enskribi, kaj tiam estis videblaj ŝiaj miregindaj steloj okulaj, tiel bluaj, ke apud ili la turkisa dronaĵo de l’ Arhipelago ŝajnis pala kaj kolorperdinta. Tio estis ĝuste la vizaĝo de Kiprida, blanka kiel la mara ŝaŭmo, rozigita, kiel la stelo matena, kun buŝo kiel Syria purpuro, kaj kun ora ondaĵo de haroj — bela, la plej bela sur la tero — bela kiel floro, kiel lumo, kiel kanto!

Kiam ŝi mallevadis la okulojn, ŝi ŝajnis trankvila kaj dolĉa, kiam ŝi ilin levadis enpensiĝe — inspirita. Sub la Radiulo komencis tremi la diaj tibioj; subite li apogis la kapon sur la ŝultron de Hermes kaj ekmurmuretis:

— Hermes, kiel mi ŝin amas! Tiu ĉi aŭ neniu!

Hermes ekridetis ruze kaj estus ekfrotinta el ĝojo la manojn sub la faldoj de la ĥleno, se en la dekstra mano li ne tenus la bastonon.

Dume la orharulino prenis novan tabuleton kaj komencis skribi sur ĝi. Malfermiĝis ĉe tio ŝia buŝo dia kaj eksonis ŝia voĉo, simila al la voĉo de belsona formingo:

— …Membro de l’ Areopago Melanokles por pano en la daŭro de du monatoj: draĥmojn kvardek kvin kaj kvar obolojn… ni skribu pro rondeco draĥmojn kvardek ses… Pro Atena! ni skribu kvindek — la edzo estos kontenta! Ha, tiu ĉi Melanokles… Se vi ne povus ataki nin pro falsa pezo, mi donus al vi krediton… Sed kun tiu ĉi akridaro oni devas esti bone…

Apollo ne aŭskultis la vortojn, li nur malsobriĝadis per la sono de la voĉo, per la sorĉo de la figuro, kaj murmuretis:

— Tiu ĉi, aŭ neniu!