Paĝo:EO Jakobo Shapiro – Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano.pdf/33

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


anto + Ido: 2) kaj nomus la novan lingvon „Escosmopolita“. Tiun novan projekton ĉiuj certe akceptus, sed se oni ne akceptus ĝin, mi proponus elekti ”delegitaron por alpreno de internacia lingvo por esperantistoj kaj idistoj“. Se la reĝo de Idujo ne povus ĉeesti la kunsidojn de la delegitaro, li sendus min por defendo de Ido. Mi certe fervore defendus ĝin tiamaniere, ke oni decidus ĝin… plibonigi laŭ mia projekto „Escosmopolita“. La markizofidelaj idistoj dirus, ke mi estas perfidulo, sed oni ilin ne atentus kaj mi fariĝus glora reĝo de la novfondita „Escosmopolitujo“. Miaj adeptoj konstruus „escosmopolitan ĝardenurbon“ kaj nomus unu straton en ĝi per mia nomo, kaj de l’ okcidento ĝis oriento, de sudo ĝis nordo ĉiu ripetus mian nomon…
Sed… se mi estus idisto, mi ne povus min amuzi pro la bonegaj, facilkompreneblaj anekdotoj en pura Esperanta stilo, kiel ekzemple la jena: „En iu batalo apud Naplo tenis soldato al sia malamiko sub si kaj kun la buŝo ĉe la tero por doni al li ponardfrapojn; la venkito petis al la venkinto lin lasu turniĝi supren kaj tiam ke la malamiko mortigi lin“…[1]. Mi ne povus veni en Esperantan societon nur por amindumi belan fraŭlinon, en kiu mi enamiĝis… Mi ne povus, veninte al delegito de U. E. A., purigi dum lia momenta foresto la botojn per liaj blankaj kurtenoj… Miaj revoj forflugas… mi devas forgesi pri gloro, nenio helpos, amo al esperantistino min detenas kaj nur pro ŝi mi restas Zamenhofano. Sed… se mi fariĝus idisto…

2. XII. 1913.

  1. „La du steloj“, No. 1—2. 1912.