Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Danĝeraj vojoj.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj ne obeis la junulo la konsilojn de la montarano. La plej sovaĝan pinton li volis atingi, en plej senvoja erarejo li volis serĉi vojon.

Rapide li preterpasis la strefon de ekskursanoj. Li lasis ilin post si kaj grimpis antaŭen, tien, kie ventoj dancas, kie agloj grakas super abismoj.

En la valo la maljuna paŝtisto paŝtis siajn ŝafojn. Sur la abruptaj deklivaĵoj la junulo grimpis supren. Tie kaj ie li trovadis ankoraŭ signojn sur la rokoj. Vojmontriloj informis pri direktoj. De tempo al tempo el la ŝtona muro elstaradis ankoraŭ hoko. Sed la paŝado fariĝas ĉiam pli malfacila. Li devas atenti la ŝtonetojn, kiuj glitas sin el sub liaj piedoj kaj, levante polvajn nubojn, ruliĝas malsupren. Liajn manojn vundas akraj ŝtonrandoj kaj alplatigitaj al ili kardoj.

Jen la irejo finiĝis. Lasta signo sur la roko. Nenia vojo plu. Revenu, junulo!

Reveni, kiam la tuta mondo estas sub liaj piedoj, kiam super li estas nur ĉielo. Ha, reveni, kiam la celo, la plej sovaĝa montpinto ŝajnas esti nur dekkelke da metroj super lia kapo? — Ĉu vi vidas tie la nubeton? ĉu vi aŭdas la fajfon de malbona vento? Revenu, junulo, revenu!

Ha, sensencaĵo. La suno hele brilas. Ĉu valoras kredi la avertojn de la kadukulo? Oni ne devas esti superstiĉa.

Traĥĥ! Ŝtonetaro ekŝutis sin el sub liaj piedoj. Ha, se li ne sukcesus ekkapti ĝustatempe la rokan dehakaĵon... Kiel perfidaj estas tiuj montoj. Li haltis momente, por ke trankviliĝu la koro, alarme batanta pro la ĵus travivita emocio.

Kaj eble reveni? Neniu ja scios. Eble la maljunulo tamen estis prava? Tiu nubeto pligrandiĝas kaj ŝajnas esti pli proksima. Li ja legadis pri teruraj valaj ventegoj, kiuj arbojn elradikigas el la tero!

Tie malsupre, tre malproksime, svarmas io blanka. La ŝafaro de la paŝtisto rapidas al sendanĝera rifuĝejo.

Ho jes. Estas necese reveni. Li nur devas turniĝi kaj reiri la saman vojon. Sed tio estas nun pli malfacila. Li ne povas rapidi, li devas paŝi singarde, tre singarde, ĉar la ŝtonoj, tuŝitaj jam antaŭe de liaj piedoj, nun fariĝis ŝutemaj, kiel sablo, kaj ĉiumomente minacas forglitiĝi malsupren.

Kaj la vento potenciĝas. Ĝi ekblovis — kaj la rokoj staras senpolvigitaj, blankaj, kiel ostoj de kadavro. Ĝi ondigas la malproksiman arbaron, fajfas ĉe la montpintoj.

La junulo, kovrita per ŝvito, rapidas reen. Tien, kien rifuĝis la ŝafaro, kie uragano ne estas danĝera. Sed kia vojo! Jam ne nur sablo kaj ŝtonoj, sed grandaj rokpecoj ruliĝas malsupren kaj logas lin en abismon. Vere, ne tie estis la vojo.

Polvo turniĝis ĉirkaŭ li kaj surŝutis liajn okulojn, penetris en la buŝon. La ventego jam estas tie ĉi, jam ĝi tondras ĉirkaŭe kaj puŝas, puŝas senkompate. Se li almenaŭ havus firman fundamenton sub la piedoj, li povus platiĝi al la roko kaj eble super lia kapo pasus la uragano. Sed tiuj perfidaj ŝtonoj tremas kaj balancas sin. Jen tie la rokpeco ŝajnas fiksita pli forte. Plue post ĝi la irejo estas jam pli larĝa. Salt!!