Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Esperantujo.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
ESPERANTUJO.

…Antaŭ mi etendis sin la nova el la tramigrataj landoj — Ŝovinujo. La suno jam estis subenirinta kaj sole malgrandaj nuboj en la okcidento, kolorigitaj ruĝe, kvazaŭ sange, montris, kie ĝi malaperis. Estis tre varme, eĉ preskaŭ sufoke. La naturo ŝajnis preta al fulmotondro; tiunokte ĝi ne okazis, sed kiel mi poste eksciis, ĝi okazadas tie tre ofte, eĉ pro malgravaj meteorologiaj kaŭzoj. Sufiĉas ia venteto, kie en landoj, havantaj alian klimaton, estus nur refreŝiga blovo.

Longe mi marŝis sur ŝtonplena, montara vojeto. Fine mi renkontis homon. Li rigardis min malafable kaj suspekteme. Mi salutis lin kaj demandis, ĉu li ne povus doni al mi rifuĝon por tiu ĉi nokto. „Kiu vi estas, fremdulo, el kia lando vi venas, kion vi volas en Ŝovinujo?“ Lia voĉo havis akcenton raŭkan, malagrablan; ni malfacile komprenis unu la alian. — „Mi venas el malproksima lando kaj iras pluen. Nur tiun ĉi nokton mi