Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La ekzameno.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eri — sed ve al ni, kiam venas la ĝardenisto, ĉar li elŝiros min el la tero kaj ĵetos for, tien, kie ne estas la aromo de rozoj, sed la odoro de putrado.

Kaj multajn aliajn klarigojn oni povus trovi por tiu sonĝo. Kiu ŝatas la sonĝojn — pripensu. Kaj se iu el vi volas konsideri tiun verdan ĝardenon, kiel la arenon de la esperanta mondo, pensu ankaŭ, kian ordon ni gardu en ĝi, por ke kontenta estu tiu, kiu ĝin fondis, kaj por ke ĝi floru je la eterna beno de l’ homaro.

Lidja Zamenhof.