Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La velkinta folio.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA VELKINTA FOLIO.

S-ro Henriko mortis, kiel opiniis multaj samideanoj.

El kie devenis la famo pri lia morto?

Kiam iu, tre sindonema, forlasas siajn amikojn kaj forveturas en danĝeran, malproksiman vojaĝon, li dividas kun la forlasitoj siajn impresojn kaj anime estas kun ili, konigante siajn aventurojn, sukcesojn kaj malsukcesojn. La forlasitoj ofte parolas pri li, rememoras liajn agojn, kutimojn, kaj senpacience atendas leterojn. Kiam letero alvenas, ili legas ĝin fervore, ĝoje, kaj longe, longe nutras sin per ĝi, ĝojante, kvazaŭ pro trezoro.

Subite la leteroj ĉesas venadi. Tempo pasas. La maltrankvilaj amikoj skribas, telegrafas — sed ricevas nenian respondon. La maltrankvilo fariĝas doloro, la necerteco — funebra certeco: li pereis.

En sia juneco s-ro Henriko estis fame konata samideano, unu el la »eminentuloj« kaj komandantoj de la granda armeo de paco. Ne ekzistis oferoj, kiujn li ne metus sur la altaro de l’ ideo; ne ekzistis baroj, kiuj povus lin haltigi, nek ventoj, kiuj povus estingi la flamon de lia fervoro.