Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La velkinta folio.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Poste li laciĝis. La birdo mallevis la flugilojn kaj reflugis teren. Kaj tie, sur la tero, svarmas amasoj, batalantaj ne pro ideo, sed pro la ĉiutaga pano. Kaj la ideano, refluginte teren, forgesis rigardadi supren kaj restis malsupre.

Tempo pasadis. Esperanto ne interesas plu s-ron Henrikon. Tio ja estas utopio; ĝi havas neniajn ŝancojn. Ĝi taŭgas por junuloj, sed seriozaj homoj havas ion alian por fari.

La verda pac-armeo iris ĉiam antaŭe, sed en ĝia stabo ne estis plu s-ro Henriko. Aliaj pioniroj fariĝis komandantoj kaj vigle gvidas la armeon al la venko. Oni honoras tiujn, kiuj pereis sur la posteno, oni forgesas tiujn, kiuj nerimarkite malrapidigas la paŝojn kaj restas malantaŭe.

Multaj jaroj forpasis.

S-ro Henriko sidas en sia kabineto. Nun li havas novan »manion«. Dio gardu — ne Esperanton, nek ian ajn »ismon«. Lia nova ŝataĵo estas io utila kaj agrabla, io, kio vere dolĉigas la hejman vivadon kaj permesas al homo, sidanta en sia ĉambreto, sorĉe aŭdi malproksimajn, misterajn, de la tuta mondo alvenantajn voĉojn.

Li sidas ĉe la aparato kaj kaptas ondon post ondo, sonon post sono. Ĉe la turno de lia mano voĉoj malaperas, forkuras en spacon, neaŭdeblaj plu por lia orela — anstataŭe aperas novaj, kvazaŭ pro turno de ringo de potenca sorĉisto.

Sonas »jazz-bandoj«, koncertoj, deklamoj, prelegoj, komunikoj. Ondoj vibras tra la spacoj, serĉas favorajn aŭskultantojn kaj karesas iliajn orelojn per revemaj valsoj, viglaj mazurkoj, grandiozaj priskriboj de famekonataj temploj aŭ sekvindaj konsiloj pri plej bonaj pudingaj pulvoroj.

La radio-bulteno kuŝas sur tableto, for de li. Plej agrable estas kaptadi ondojn trafe-maltrafe, ne sciante, kion ili flustros en la orelon.

Jam la tutan vesperon s-ro Henriko sidas ĉe sia aparato. Li estas jam laca de tiu ĥaoso de diversaj melodioj, diversaj temoj kaj diversaj lingvoj. Ekregas lin nova sento — bezono de harmonio, kvazaŭ senkonscia sopiro al ia sintezo kaj rememoro pri tio, iam amata, hodiaŭ forgesita.

For tiun senton, kiun inspiris certe nur trolaciĝo de la tuttaga profesia laborado! Ni distru nin! ankoraŭ unu ondon ni kaptu!

Trafe-maltrafe li turnas la korbon. Venas novaj sonoj. Sed ĉu vere novaj por li? Iam, antaŭ longe, li ja aŭdadis ilin. La mano forlasis de la korbo. Li aŭskultas tiel, kiel oni rigardas vizion el transmondo. Lian koron io premas, io ekkaptis lin je la gorĝo.

Li fermas la okulojn. Aperas vizioj. Vizioj de l’ tempo pasinta, en kiu li, malriĉa studento, estis pli feliĉa, ol nun. Vidiĝas svarmantaj amasoj — unu frate premas la manon de l’ alia — sur ĉies brusto brilas malgranda stelo — la verda stelo. Kaj inter ili — li, feliĉa, plena de entuziasmo…

Kaj la alportata de l’ radio melodio, tiel bone konata, tiel kara al ĉiu esperantisto, sen laŭtiga tubo potenciĝas en liaj oreloj kaj kreskas en