Paĝo:EO Lidja Zamenhof - La velkinta folio.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĥoron, en la ĥoron, kiun iam, en malproksima tempo, li mem partoprenis, kantante kun la tuta fervoro de juneco la kanton pri l’ espero.

La kanto finiĝis. Nun eksonas vortoj. Vivaj vortoj de tiu lingvo, kiun li iam amis, kaj poste malkonfesis. Li aŭdas la malnovan poeziaĵon:

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras…

Do ili vivas! Ili vivas kaj fieras. Kaj li? Pri li neniu plu pensas. Li estas la velkinta folio — li mortis! Kaj tiumomente li eksentas sin folio, kiun ventego faligis teren, kiun, kuŝantan sur la tero, premas homaj piedoj… Tie, sur la branĉoj verdas novaj burĝonoj; li, la defalinto, baldaŭ enpremota en la teron, ĉesos ekzisti.

Li deŝiras la aŭskultilon de la kapo. »Vere mi fariĝas tro nervema. Certe mi devas ripozi. Kio pasis, tio ja estas pasinta!«

Sed malica koboldo flustras en lian koron: »He, ĉu vi nur estas tute certa, ke tio passis?« Io logas lian penson al la aŭdita versaĵo. El la polvo de forgeso li eltombigas la ceterajn strofojn, — al tiuj miksas sin aliaj poeziaĵoj kaj ĥaose bruas en lia kapo. Ĉu li ne sukcesos ordigi tiujn malordigitajn pensojn? Li ja havas ie ankoraŭ la libron…

El fundo de malnova librokesto li eltiras flaviĝintan, disfalantan libron kaj komencas legi…

Lidja Zamenhof.