Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Letero el Ameriko.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


Lidia Zamenhof:

Letero el Ameriko

Jam preskaŭ unu jaro pasis, de kiam mi forlasis la malnovan kontinenton, sed la eterne rapidanta vivo de la nova mondo tiel potence kaptis min en sian vortikon, ke apenaŭ nun, profitante la libertempon, mi povas eksidi al mia skribmaŝino, por dividi kun la legantoj kelkajn el miaj impresoj pri Ameriko.

De kio komenci? Ĉu paroli pri la pasportaj, vizaj kaj devizaj malfacilaĵoj, tiel bone konataj al la loĝantoj de la malnova mondo? Ĉu pri la oceanvojaĝo per la ŝipo Batory, kiu ligas la polan havenurbon Gdynia kun la havenego de Nov-Jorko? Ĉu diri, kian ĝojon mi spertis, kiam, unu tagon antaŭ la albordiĝo, radiotelegrafisto transdonis al mi la unuajn salutojn el la kontinento, kiuj estis kvazaŭ unuaj birdoj, anoncantaj, ke la tero jam estas proksime? Ĉu paroli pri la tumulto kaj emocio, videbla sur ĉiu vizaĝo malgraŭ masko de indiferenteco, kiam usonaj oficistoj komencis sur la ŝipo kontrolon de pasportoj, rimedoj, deklaroj, certigoj, por decidi pri vivo aŭ morto: enlaso aŭ ne-enlaso de fremdulo sur la usonan teritorion? Kio okazis en la lasta momento kun tiu maljunulino, al kiu mi helpis prepari ŝian dogan-deklaron pri samovaro kaj festaj kandelingoj, la lastaj memoraĵoj el la malnova mondo, el la malnova vivo? Nur pli malfrue la penso pri ŝi venis en mian kapon, ĉar dume mi mem travivis iom da emocio, kiam mia pasporto malaperis en la paperujo de oficisto, «kontrolonta» la verecon de miaj asertoj pri la celo de mia vojaĝo kaj pri la organizaĵo, kiu min invitis. Feliĉe oni atendis min sur la kajo. La sekretario de la Bahaa Nacia Spirita Konsilantaro, laŭ kies invito mi venis en Amerikon, estis tie por garantii pri mi per sia subskribo, rehavigi al mi la pasporton kaj trakonduki min tra bone gardataj trairejoj — sur la amerikan kontinenton. Kiel agrable estis, farante la unuajn paŝojn sur la nova tero, ekvidi la verdajn stelojn kaj ekaŭdi, en la lando de estonteco, la lingvon de estonteco!

La dogana kontrolo pasis rapide, kvankam la doganisto ŝajnis iom miri pro la baterio de krajonoj, pro la kaŭĉukaj bestoj kaj aliaj necesaĵoj de Cseh-instruisto. Kaj fine mi forlasis aŭtomobile la havenan teritorion, kaj ensorbis min Nov-Jorko, la plej granda urbego sur nia planedo, senkompara pro siaj nubskrapuloj, pro la febra trafiko, pro la amasego da homoj, da aŭtomobiloj, da ĉio, kion la mondo posedas.

Miaj kruroj ankoraŭ tremis, kaj ankoraŭ mi sentis la balancadon de la ŝipo — sed ne estis tempo pensi pri tio. Mia ĉambro sur la 16-a etaĝo de New Yorker Hotel rapide pleniĝis per ĵurnalistoj kaj samideanoj. En Ameriko oni ne perdas la tempon.

Agrable estis revidi malnovajn konatojn. Agrable estis konatiĝi kun novaj. Ĝojige estis vidi membrojn de du movadoj — de la Esperanta kaj de la Bahaa — unuigitajn por labori por la celo, kiu por la unuaj brilas per verda stelo sur la nuba ĉielo de la homaro, kaj por la duaj estas pilaro de nova Ordo de la Mondo, profetita de Baha’u’llah. Dum la tuta jaro tiu kunlaborado estis por mi ĉiam fonto de ĝojo. Mi nur menciu la kurson en Lima, kie ne estis antaŭe esperantistoj, kaj kiu estis organizita de bahaanoj. Sen ilia helpo ne estus ankaŭ ebla la unua pedagogia Cseh-kurso en Ameriko, kiun mi antaŭ unu monato gvidis ĉi tie, en Eliot. Ankaŭ la Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko alte taksis tiun kunlaboron, kaj esprimis, post la Kongreso en Cleveland, dankon al la Bahaa Organizaĵo pro la elmontrita helpo.

Sed la leganto deziras scii ion pri Nov-Jorko! Jes, kompreneble, mi ne povis ne vidi la imponan statuon de Libereco, kiu, elprofundiĝante el matena nebulo, ŝajnas majeste bonvenigi la ŝipojn, proksimiĝantajn al sia celo. Certe, mi ne povis ne rigardi la Urbegon de sur la pinto de la 103-etaĝa Empire State Building, la plej alta konstruaĵo de la mondo. Kiel sufoka estis poste la aero de la nov-jorkaj stratoj, kaj kiel zumis en miaj oreloj, kiam la lifto, svingiĝanta rapidege supren kaj malsupren, reportis min al la teretaĝo!

Ĉu vi ŝatas glaciaĵojn, kara leganto? Se jes, venu en Amerikon! Ĉi tie vi povos manĝi ilin trifoje tage, sendepende de la sezono. Glaciaĵoj estas kvazaŭ nacia amerika manĝaĵo, kaj oni povas aĉeti ilin en ĉiu apoteko. (Atentu: en la amerikaj apotekoj medikamentoj ŝajnas ludi malplej gravan rolon. Apoteko estas kune kafejo, papervendejo, ktp. Se vi ne scias, kie aĉeti ion, iru aŭ en apotekon, aŭ en universalan magazenon.)

La universalaj magazenoj de la eŭropaj ĉefurboj paliĝas antaŭ la amerikaj. Ĉiu trovos tie ion laŭ sia plaĉo: ĉu altan kvaliton aŭ moderan prezon, ĉu malkaran brilaĵon aŭ valoran juvelon, ĉu lertan konsilon aŭ sentrudan servon. Plej oportunaj tamen estas vendejoj, nomataj simple «5 kaj 10», ĉar la plej oftaj prezoj tie estas kvin kaj dek cendoj. Tie oni povas aĉeti ĉion, kion oni praktike bezonas en la ĉiutaga vivo: vintre varmajn gantojn, somere bankostumon, kaj en ĉiuj sezonoj — glaciaĵojn.

Ĉe la liftoj de la universalaj magazenoj deĵoras nigraj liftistinoj. Ekzistas liftoj lokaj kaj ekspresaj; la lastaj haltas nur ĉe aŭ super certa etaĝo. Same okazas en hoteloj kaj grandegaj konstruaĵoj, nomataj simple «buildings», t.e. konstruaĵoj, ĉar la senĉesa haltado de liftoj ĝenus kaj prokrastigus la loĝantojn aŭ interesulojn de la dudeka aŭ trideka etaĝo. Ankaŭ la subtera fervojo de Nov-Jorko posedas duoblajn liniojn; por vagonaroj lokaj kaj ekspresaj. Por diri sincere, ĉi tiun dividon mi trovis ne speciale praktika kaj ofte konfuza; entute la organizo de la subvojoj de Nov-Jorko ne estas, laŭ mia sperto, komparebla al la subvojoj de Parizo.

La loĝantoj kaj gastoj de la franca ĉefurbo plendas pri interpremego en la parizaj subvojoj dum la «horoj de frekventeco». Se iu el ili nur unu fojon en la vivo troviĝus en nov-jorka subvojo je la kvina horo posttagmeze, li ne parolus plu pri la pleneco de la parizaj komunikiloj. Haringoj en barelo ĝuas komforton kaj lukson de spaco kompare kun nov-jorkanoj en subvoja