Paĝo:EO Monadologio.pdf/21

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


sed ĝi akiras ĉiam ion el ĝi, kaj trafas perceptojn novajn.
16. Ni spertas ĉe ni mem multegon en la simpla substanco, kiam ni trovas, ke la plej malgranda penso, kiun ni aperceptas[1], envolvas diversecon en l’ objekto. Tial ĉiuj, kiuj konfesas, ke l’ animo estas simpla substanco, devas konfesi tian multegon en la Monado, kaj Sro Bayle ne devis trovi malfacilaĵon en tio ĉi, kiel li faris en sia Vortaro artik. Rorarius.
11. Oni estas devigata konfesi, ke la percepto, kaj kio dependas de ĝi, estas neklarigebla per mekanikaj kaŭzoj t.e. per figuroj kaj movoj. Kaj supozante ke ekzistus maŝino, kies strukturo igus senti, pensi, havi percepton, oni povus ĝin imagi pligrandigita, konservante la samajn proporciojn, tiamaniere ke estus eble eniri ĝin kiel muelejon. Kaj tion supozinte, oni trovos, vizitante ĝin, nur pecojn, kiuj sin puŝas unuj la aliajn, kaj neniam ion kio klarigus percepton. Tion ĉi do en la simpla substanco, kaj ne en la kunmetito aŭ en la maŝino, oni devas serĉi. Efektive nur tion en la simpla substanco oni povas trovi, t. e. la perceptojn kaj iliajn ŝanĝojn. En tio sola ankaŭ povas konsisti ĉiuj internaj agoj de l’ simplaj Substancoj.

18. Oni povus doni la nomon de Entelekioj al ĉiuj simplaj substancoj aŭ kreitaj monadoj, ĉar ili havas en si ian perfektecon (ἔχουσι τὸ ἐντελές), estas sufiĉeco (αὐτάρϰεια) kiu faras ilin fontoj de siaj internaj agoj kaj, por tiel diri, nekorpaj aŭtomatoj.

  1. Ekvidas, eksentas.