Paĝo:EO Monadologio.pdf/33

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


67. Ĉiun parton de l’ materio oni povas imagi kiel ĝardenon plenan je kreskaĵoj aŭ lageton plenan je fiŝoj. Sed ĉiu branĉeto de l’ kreskaĵo, ĉiu membro de l’ besto, ĉiu guto de ĝiaj sukoj estas ankaŭ tia ĝardeno aŭ tia lageto.
68. Kaj kvankam la tero kaj l’ aero interestantaj ĉe la kreskaĵoĵ de l’ ĝardeno, aŭ l’ akvo inlerestanta ĉe la fiŝoĵ de l’ lageto ne estas kreskaĵo nek fiŝo, ili tamen enhavas ankaŭ aliajn sed plej ofte de maldikeco rilate al ni nesentebla.
69. Tiel do estas nenio senkultura, senfrukta, senviva en l’ universo, nenia ĥaoso, nenia konfuzo, sed nur ŝajne; iom kvazaŭ ĝi aperus en lageto, de malproksimo de kie oni vidus maldistingan movon kaj svingon, por tiel diri, de fiŝoj en la lageto, ne distingante la fiŝojn mem.
70. Per tio oni vidas, ke ĉiu viva korpo havas ĉefentelekion, kiu estas l’ animo en la besto, sed la membroj de tiu viva korpo estas plenaj je aliaj vivaĵoj, kreskaĵoj, bestoj, kies ĉiu havas ankaŭ sian ĉefentelekion aŭ ĉefanimon.
71. Sed oni ne devas imagi, kiel kelkaj kiuj malkomprenis mian opinion, ke ĉiu animo havas mason aŭ porcion da materio propran aŭ por ĉiam al ĝi aldonitan, kaj ke sekve ĝi posedas aliajn malsuprajn vivaĵojn, ĉiam por ĝia servo definitajn. Ĉar ĉiuj korpoj estas en ĉiama fluado, kiel riveroj, kaj partoj eniras kaj eliras ĉe ili seninterrompe.
72. Tiel l’ animo ŝanĝas sian korpon nur iom post iom kaj laŭgrade, tiamaniere ke ĝi neniam seniĝas per unu fojo je ĉiuj siaj organoj, kaj estas ofte