don gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj
mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona
valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian
ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio,
ke li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo
aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al
tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj
ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili
havas; la intermiksadon de la interesoj de
lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento,
lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de
la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de
pugno kaj glavo.
Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo
havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton
paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas
kaj konfesi kian religion li volas, sed en
komunikiĝado kun homoj de alia deveno li