Saltu al enhavo

Paĝo:EO RU L. L. Zamenhof - Dogmoj de Hilelismo - Догматы Гиллелизма 1906.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mia regno aŭ lando ne havas ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun Hilelistoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo hilelista, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la aldono de la finiĝo „regno“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por la nomo de ĝia parto.


Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgregno, Parizregno; Alĝerio, Varsovilando.


6.


Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo. Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo kaj sia religio, se ili tion-ĉi dezi-