ras, sed ke en ĉiuj publikaj institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo neŭtrale-homa kaj festoj neŭtrale homaj aŭ regnaj. Tiel longe, kiel la atingo de tio-ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo, kaj de ĉia reciproka batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.
Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro
estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne
komprenos la maljustecon de regado
de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj ĝi
per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo
de ĉiuj lingvoj kaj religioj, kaj la defendantojn
de tiu-ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superĵetados
per koto. Sed mi neniam konfuziĝos
per tiu-ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas
pro absoluta vero kaj justeco, ke nenia
popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ,
ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj