Saltu al enhavo

Paĝo:EO RU L. L. Zamenhof - Dogmoj de Hilelismo - Догматы Гиллелизма 1906.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

von difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado au neplenumado dependas de mia persona deziro.


c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni nenion povas laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj, estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la hilelistoj de diversreligioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj hilelistoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.


11.


Kiam en mia urbo estos fondita templo hilelista, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun hilelistoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj