Paĝo:EO RU L. L. Zamenhof - Dogmoj de Hilelismo - Догматы Гиллелизма 1906.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Dogmoj de Hilelismo.

La Redakcio de „Ruslanda Esperantisto“ ricevis de la unua rondeto Hilelista la sekvantan leteron, kiu estis publikigita en la № 1 de 1906 jaro.

La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu-ĉi lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo, kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo, — ĉio tio-ĉi jam longe devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la „Hilelismo“.