Paĝo:EO RU L. L. Zamenhof - Dogmoj de Hilelismo - Догматы Гиллелизма 1906.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La principa ideo de la Hilelismo naskiĝis antaŭ dek jaroj, sed ĝi havis iom alian karakteron kaj estis destinita tiam speciale por unu homa grupo, por reguligi la rilatojn de tiu-ĉi grupo al la ĉirkaŭanta mondo: nur poste ĝi akceptis karakteron absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj, kiel sole justa reguligo de la reciprokaj rilatoj inter ĉiuj gentoj kaj religioj. Tamen longan tempon la iniciatoroj de tiu ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla.

Sed en la fino de la pasinta somero okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn principojn nur neŭtrale-homajn. Kiu aŭdis la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu