Paĝo:EO Sz An-ski Icek Jurysta La vivo de homo LM nov 1923.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
LA VIVO DE HOMO[1]
Ŝ. AN-SKI.

Kiam homo estas naskiĝanta, donas la Ĉiopova signon al la anĝelo nomata „Lajla“ (Nokto) kaj ekdiras al li jene:

— Sciu, ke ĉi-momente naskiĝas tiu kaj tiu homo de tiu kaj tiu spermoguto kaj venigu ĝin al mia trono.

Kaj la anĝelo plenumas la ordonon de la Ĉiopova kaj alportas la spermoguton al la sojlo de la Dia trono.

Kaj eldonas la Ĉiopova la verdikton por la homo naskiĝonta: ĉu li estu de sekso vira aŭ virina, fortulo aŭ malfortulo, belulo aŭ malbelulo.

Sed ĉu li estu bonulo aŭ malbonulo, justulo aŭ petolulo — tion Dio ne destinas.

Kaj Dio, benata Li estu, donas signon al anĝelo estranta la animojn, dirante: — Flugu Edenon kaj prenu el la animejo tiun kaj tiun animon tiel aspektantan.

Ĉar ĉiuj animoj jam kreitaj kaj kreotaj de la mond-origino ĝis la fino de ĉiuj generacioj, estas preparataj por homoj.

Kaj la anĝelo, estranta la animojn, prenas el la animejo la difinitan animon kaj starigas ĝin ĉe la sojlo de la Dia trono.

Diras al ĝi la Ĉiopova jene:

— Animo! Eniru en la spermoguton, eniĝu en ĉiujn sescent sesdek ses[2] membrojn kaj tio estu via loĝejo, ĝis kiam finiĝos la tempo de la homa Vivo.

Kaj la animo genufleksas kaj falas vizaĝaltere antaŭ la Eternulo kaj malfermante la lipojn ekparolas kun granda tremo kaj peto:

— Estro de ĉiuj mondoj, sufiĉas por mi tiu mondo, kie mi troviĝas de la tempo de mia kreiĝo. Kaj se plaĉas al via Ĉiopova volo, ne enigu min en la malindan guton, ĉar mi estas sankta kaj pura.

Kaj la Ĉiopova respondas al la animo, jene:

— La guto, kien mi enigas vin, ankaŭ estas mondo sankta kaj senlima. Kaj ĉi tiu mondo pli konvenas al vi ol tiu, kie vi troviĝas nun. Ĉe via kreado mi jam destinis vin por ĉi tiu guto.

Kaj la animo ploras kaj ĝia plorado aŭdiĝas de unu mondfino ĝis la alia. Kaj kune kun ĝi ploras ĉiuj aliaj animoj kaj anĝeloj.

Sed la Ĉiopova ne atentas ilian ploradon kaj perforte enigas la animon en la spermoguton.

Kaj Li vokas la anĝelon, nomatan „Lajla“ kaj ordonas revenigi la guton en la uteron de la patrino kaj ĉi momente la spermoguto estiĝas ido en la utero de la patrino.

*

La Ĉiopova donas al la novkreita ido du gard-anĝelojn, luman kaj malĝojan.

Prenas ĉiumatene la luma anĝelo la idon, kondukas en Edenon kaj montras al ĝi la „Cadikim“ (justulojn), kiuj sidas en grandega ombro kun kronoj sur la kapoj kaj estas traigitaj per la luma rebrilo de la „Ŝĥino“ (dia spirito). Kaj la luma anĝelo demandas la naskoton:

— Ĉu vi vidas ĉi tiujn?

Respondas la ido:

— Mi vidas ilin.

Kaj redemandas la anĝelo:

— Ĉu vi scias, kiuj estas ĉi tiuj?

Kaj respondas la naskoto:

— Mi ne scias, kiuj ili estas.

Malfermas la anĝelo siajn lipojn kaj diras:

— Ili, kiujn vi vidas en pompo kaj brilo, estis, kiel vi, kreitaj en utero de siaj patrinoj kaj en suferoj ili naskiĝis kaj vivis sur la mondo inter mortemuloj. Sed ili plenumis la volon de la Ĉiopova, kiu kreis ilin. Pro tio ili indis esti kronitaj.

Kaj vespere prenas la malĝoja angelo la naskoton, kondukas en Gehenon kaj montras al ĝi la „Rŝaim“ (pekulojn), turmentatajn per eternaj doloroj kaj enprofundigitajn en la abismon de honto. Kaj iliaj vizaĝoj estas mallumaj, iliaj rigardoj senesperaj kaj ilia voĉo estas sufokata ĝemego. Kaj la malluma anĝelo demandas la idon:

— Ĉu vi vidas ĉi tiujn?

Respondas la naskoto:

— Mi vidas ilin.

Kaj jedemandas la anĝelo:

— Ĉu vi scias, kiuj estas ĉi tiuj?

Kaj respondas la ido:

— Mi ne scias, kiuj ili estas.

Malfermas la anĝelo siajn lipojn kaj diras:

— Ili, kiujn vi vidas en honto kaj turmentoj, estis, kiel vi, kreitaj en uteroj de siaj patrinoj kaj en sufero ili naskiĝis kaj vivis sur la mondo inter mortemuloj. Sed ili ne plenumis la volon de tiu, kiu ilin kreis. Pro tio ili estas kondamnitaj al eterna mallumo kaj dentgrincado.

Kaj nun sciu, ke ankaŭ al vi estas destinite naskiĝi kaj vivadi en la sama mondo. Kaj vi povas elekti la irotan vojon.

*

Ĉiutage portas la anĝeloj, la luma kaj la malĝoja, la novkreitan idon kaj montras al ĝi la mondon de unu fino ĝis la alia.

Kaj la naskoto penetras en ĉiujn voĉojn kaj sonojn, en ĉiujn kolorojn kaj desegnojn, kaj ĝi

  1. Ĉi tiu verketo apartenas al la mirinda novel-serio „Antikvajoj” en kiuj la aŭtoro prilaboras en belega biblia lingvo la legendojn kaj kredojn de la juda popolo.
  2. Laŭ antikvaj sanktaj libroj la homa korpo konsistas el 666 membroj.