Paĝo:EO Sz An-ski Icek Jurysta La vivo de homo LM nov 1923.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidas ĉiujn ĝojojn kaj dolorojn de la mondo. Kaj ĉiunokte bruligas la anĝeloj sur la kapo de la ido lumon kaj instruas al ĝi la tutan „Toron“[1] kaj malkovras al ĝi ĉiujn misterojn, kaŝitajn jam de la mond-origino, kaj levas por ĝia rigardo kurtenrandon de la eterneco. Kaj kiam finiĝas la naŭ monatoj, venas al la naskoto la anĝelo, nomata „Lajla“ kaj demandas ĝin:

— Ĉu vi rekonas min?

Respondas la ido:

— Mi vin rekonas.

Kaj la naskoto demandas:

— Por kio vi alvenis ĉi-hore al mi?

Kaj respondas al ĝi la anĝelo, dirante:

— Venis la horo de via naskiĝo. Vi devas eniri en la homan mondon.

Kaj diras la naskoto:

— Mi tre kontentas pri la mondo, en kiu mi troviĝas. Kaj se tio estas laŭ la volo de la Ĉiopova, mi petas vin ne enkonduki min en la pekan mondon de l’ mortemuloj kaj sensciuloj, ĉar senpeka mi estas kaj ĉioscia.

Respondas la anĝelo:

— La mondo kien mi enkondukas vin, estas mondo de vivo kaj justo. Vin kreante Dio antaŭdestinis vin nur por ĉi tiu mondo.

Ploras la naskoto. Kaj ĝia plorado aŭdiĝas de unu mondangulo ĝis la alia kaj kune kun ĝi ploras ĉiuj idoj en la patrinuteroj kaj ankaŭ ĉiuj anĝeloj.

Sed la Ĉiopova ne atentas ilian ploradon.

Kaj la anĝelo, nomata „Lajla“, estingas la kandelon super la kapo de la naskoto kaj forigas la du anĝelojn, la luman kaj la malĝojan. Kaj tiam alvenas la anĝelo „Pora“ (anĝelo de forgesemo) kaj ekpinĉas ĝiajn lipojn kaj la naskoto forgesas per unu fojo ĉion, kion ĝi vidis kaj aŭdis. Kaj el ĝia cerbo malaperas la instruo, kiun ĝi lernis, kaj tio, kion ĝi vidis malantaŭ la suprenlevita kurtenrando de la eterneco. Sole en la profundaj kaŝejoj de ĝia koro restas la resono de ĉio vidita kaj lernita.

  1. Toro estas, ĝenerale, la leĝaro kaj instruo de Moseo.