La homoj timeme rigardis kaj observadis la arbaron. Subite unu el la homoj vokis: „Jen la tri ruĝaj knabinoj!“ La dormanto vekiĝis kaj nun sciis, ke la artikolo estas necesa kaj utila, la elvoko: „jen la tri ruĝaj knabinoj“ estas alia afero ol: „jen tri ruĝaj knabinoj“.
Tiu ĉi rakonto montris al mi, en kia senlaca maniero la animo de la elpensinto sin okupis pri la problemo. Mi nun riskis demandon. Mi demandis la Majstron, kiam li la unuan fojon parolis kun la patro pri sia ideo. „Estis tiam, kiam mi ankaŭ parolis kun la amikoj, antaŭ ol forlasi la gimnazion.“
„Kaj kion la patro diris?“
„Unue li ĝojis, kun intereso kaj plezuro li aŭdis pri la projekto, mia ideo tre al li plaĉis!“
„Kaj poste?“
„Poste unu amiko al li diris[1], ke tio estis tre danĝera afero, ke ĝi estis la unua signo de frenezo, li estu tre singarda!“ La patro tion komunikis al la filo; la sekvo estis, ke la junulo neniam plu unu vorton parolis pri sia elpensaĵo. Ankaŭ la patro nenion plu diris, li neniam demandis, ĉu sia filo forlasis la projekton. Dum sep jaroj la juna Zamenhof plene silentadis. Sep jaroj da silento kun tiu ĉi ideo en la koro, tio similas al provoj, pri kiuj oni aŭdas en legendoj kaj fabeloj. Stranga afero estis, ke ankaŭ la amikoj de la gimnazio, kiuj ĵuris kunlabori, malaperis kaj silentis; ne unu el ili plu montris intereson.
Ludoviko Zamenhof do studadis la kuracarton kaj silentis, silentadis. La versaĵo: „Mia penso“ estas ekkrio el tiu turmenta epoko. Ĝi rakontas pri vera okazintaĵo. Juna fraŭlino kantis ŝercan kanton pri personoj, kiuj havas „fiksan ideon“, „kastelon sur la glacio“, kiel oni diras en pola lingvo. Ĉe tiu kanto la studento sentis, ke ankaŭ li havis sian „kastelon sur la glacio“, sian „fiksan ideon“. Ho, ĉu ĝi iam veriĝos? Kiu scias? La versaĵo: „Mia penso“ en ĝia nuna formo estas iom malsimila al la unua, origina formo, ĉar Zamenhof en ĉi tiu epoko ankoraŭ prilaboris kaj ŝanĝis la lingvon.
Dum tiuj sep jaroj de silentado la studento Zamenhof aŭdis pri Volapük. Estis en la jaro 1884. Dum du jaroj li vane klopodis por al si havigi lernolibron de tiu ĉi rivala lingvo. Fine li ĝin akiris, tio estis en la jaro 1886. Ni povas imagi, kun kia intereso
- ↑ D-ro Zamenhof preferas meti la mallongan vorton antaŭe.