Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

si akrajn riproĉojn, ke tio estas la kulpo de lia nebona kuracado; tial post kvarmonata praktikado en la urbeto li decidis elekti por si ian specialecon. Li revenis Varsovion kaj komencis tie perfektiĝi en kuracado de okuloj. Dum duono da jaro li laboris en la okulista apartaĵo de la Varsovia hebrea malsanulejo sub la gvidado de D-ro Kramsztyk. En la fino de 1885 li forveturis en la urbon Plock (kie tiam estis neniu okulisto), por provi tie kuracadon kiel okulisto kaj konvinkiĝi praktike, ĉu li sentas sin jam sufiĉe forta en la okulista scienco. Restinte tie dum 5 monatoj kaj konvinkiĝinte, ke multe ankoraŭ mankas al li, li en Majo 1886 forveturis Vienon kaj dum kelke da monatoj fervore studis tie en la specialaj kursoj por okulistoj. En aŭtuno de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio, en la loĝejo de siaj gepatroj (strato Muranowska Nr. 40).

Sinjorino Zamenhof.

De 1878 ĝis 1885 Zamenhof multe kaj fervore laboris super sia lingvo. En 1885 li decidis eldoni sian unuan lernolibron kaj komencis serĉi eldononton. Sed dum du jaroj li tute vane serĉis; malgraŭ ke la libreto estis tre malgranda, neniu volis ĝin eldoni. Fine en 1887 li sukcesis ricevi prunte kelkan sumon da mono kaj eldoni mem sian unuan libron.

La 9an de Aŭgusto 1887 Zamenhof edziĝis kun fraŭlino Klaro Silbernik (el Kovno) kaj aranĝis sian loĝejon en Varsovio ĉe la strato Przejazd Nr. 9. Lia edzino havis kelkan negrandan kapitalon, kaj la junaj geedzoj havis la plej bonajn esperojn. Sed, malgraŭ la plej modesta maniero de vivado, la kapitaleto baldaŭ disfandiĝis. Grandan parton de ĝi englutis la eldonado de la unuaj libroj, la anoncado en gazetoj, la dissendado de grandega nombro da senpagaj ekzempleroj al ĉiuj gazetoj de la mondo, al diversaj societoj, lernejoj k. t. p.; la ceteran parton englutis la modesta