Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vivado de la geedzoj, ĉar la nombro de la pacientoj de Zamenhof estis terure malgranda. En Junio 1888 naskiĝis la unua filo de Zamenhof, Adamo. En la mezo de 1889 el la tuta kapitaleto de la geedzoj ne restis plu eĉ unu kopeko. La bopatro de Zamenhof donis al li kelkan helpon, sed tio, kompreneble, sufiĉis nur por tre mallonga tempo. Tiam en aŭtuno de 1889 Zamenhof vole-ne-vole devis decidi forlasi Varsovion kaj serĉi sian panon en ia alia urbo, kie ne loĝas aliaj okulistoj kaj kie li sekve povus pli esperi laborenspezojn per sia profesio.

3412
1 D-ro Zamenhof; 2 sinjorino Zamenhof; 3 fraŭlino Zamenhof kaj 4 S-ro Adamo Zamenhof, gefiloj de nia majstro.
laŭ fotografaĵo de P. Fiŝer-Breslau.

La forlaso de Varsovio estis por ambaŭ geedzoj ekstreme dolora, kaj ĉiuj eĉ plej malgrandaj detaloj el tiu malgaja tempo ĝis nun vive restis en ilia memoro. Kvankam ambaŭ geedzoj ne estis naskitaj en Varsovio kaj kvankam ili tre malmulte ĝuis iam la urban vivon, tamen ili tiel varmege amis tiun urbon, ke la devigita forlaso de ĝi estis por ili kvazaŭ plej terura porĉiama ekzilo el la patrujo. Kun treege premita koro la edzino kun la infano forveturis en la urbon Kovno al sia patro kaj la edzo elveturis, por serĉi panon. La unua urbo, en kiu li haltis, estis Brest-Litovsk; sed tie oni klarigis al li, ke la urbo estas tro malriĉa,