por ke specialisto-okulisto povu tie havi eĉ plej modestan panon por sia familio. Tiam li venis en sian urbon de naskiĝo (Bialystok), ĉar, kvankam tie loĝis jam okulisto, Zamenhof esperis tamen, ke la gepatra urbo alportos al li pli da feliĉo. Sed tie oni diris al li, ke la esperoj estas tre malgrandaj, ĉar „Bialystok ne havas konfidon al kuracisto, kiu ne fordonas sin tute al sia profesio kaj okupas sin per aferoj flankaj“. Post kelkaj tagoj da restado en Bialystok Zamenhof aŭdis, ke la granda urbo Ĥerson (en la suda Rusujo) ne havas okuliston. Li telegrafis al unu Ĥersona konato, kaj, ricevinte la respondon, ke tiel efektive estas, li entreprenis la malproksiman vojaĝon al Ĥerson. Li veturis tien kun la plej bonaj kaj viglaj esperoj. Sed, veninte tien, li sciiĝis, ke la informo, kiun li ricevis, estis malĝusta, ke en Ĥerson loĝas jam delonge okulisto kaj ellabori al si tie medicinan praktikon estos afero tre malfacila. Li tamen decidis jam resti tie kaj pacience provi ellabori al si panon.
La vivo en Ĥerson estis por Zamenhof tre malfacila. Malgraŭ ke li prenis por si tre malgrandan loĝejon (strato Hannibalovska, domo de Tarle) kun tre malriĉa meblaro, kaj servanton li havis nur por kelkaj horoj ĉiutage, la tre malgranda sumo da mono, kiun li kunportis kun si, apenaŭ sufiĉis por unu monato. Ne dezirante akcepti por sia propra persono helpon de sia bopatro (al kiu, kiel ankaŭ al sia edzino, li nenion skribis pri la malfacileco de sia situacio), kaj dezirante elteni kiel eble plej longe, li aranĝis sian vivon tiamaniere, ke liaj elspezoj estu kiel eble plej malgrandaj, ekzemple li hejtis la fornon tre malmulte, tagmanĝis en plej malkara restoracio kaj ne ĉiutage, k. t. p. Malgraŭ la admonado de kelkaj Ĥersonaj konatoj, kiuj ripetadis al li, ke tiel longe, kiel li ne forĵetos sian fantaziaĵon kaj ne fariĝos kuracisto serioza, li neniam havos panon; malgraŭ la akraj riproĉoj, kiujn li ofte mem faradis al si, memorante pri sia edzino kaj infanoj, lia tempo kaj kapo restis okupitaj nur de Esperanto kaj li ne perdis la esperon, ke ĉio estos bona. Al sia edzino, kiu dume naskis la duan infanon, Sofion, li skribadis plej konsolajn kaj esperigajn leterojn. Tamen post kvin monatoj da tre malfacila vivo li fine konvinkiĝis, ke li plu ne povos elteni. Kaj kiam lia bopatro, diveninte iamaniere la malfacilecon de lia situacio, insistis, ke li akceptu denove lian subtenon kaj reveturu Varsovion, li tion faris, kaj en Majo 1890 li revenis Varsovion, supozante, ke liaj malmultaj pacientoj eble ne forgesis lin, ke eble ankaŭ Esperanto donos al li kelkajn