baldaŭ en Grodno enloĝiĝis alia okulisto, kaj la vivo fariĝis pli malfacila, ĉar Grodno ne sufiĉis por du okulistoj, kaj por „konkurado pro pano“ Zamenhof ne estis kapabla. Zamenhof denove devis akceptadi helpon de sia bopatro. Kvankam la lasta donadis sian helpon tute volonte kaj sen riproĉo, Zamenhof tamen morale multe suferis de tio. La afero Esperanta ankaŭ iris tre malfacile. Pro artikoloj de Tolstoj, presitaj en la gazeto „Esperantisto“, la rusa cenzuro malpermesis al ĝi la eniradon en Rusujon, kaj la gazeto, kies plimulto da abonantoj estis tiam Rusujanoj, devis malaperi. La „Biblioteko de Esperanto“, kiun Zamenhof tiam eldonadis, ne havis sufiĉe da abonantoj, por kovri la elspezojn. Kun konstante streĉita cerbo Zamenhof serĉadis ian pandonan okupon por si kaj iun personon, kiu volus preni sur sin la daŭrigon de la Esperantaj eldonoj. Sed neniu volis ion aŭdi pri tio. Fine s-ro Gernet el Odeso prenis sur sin la eldonadon de la gazeto (sub ŝanĝita nomo) kaj de la Biblioteko.
Vidante, ke la vivo en Grodno fariĝas por li ĉiam pli kaj pli malfacila, kaj konvinkiĝinte, ke li nenie kaj neniam havos sian panon, se lia kapo estos fordonita ekskluzive al Esperanto, Zamenhof fine decidis fari la lastan provon. La decido estis por li tre turmenta, ĝi minacis pereigi la tutan esencon de lia vivo, sed li sentis tre bone, ke li nepre devas fari tiun provon, ĉar alie restas por li absolute nenia espero. Li decidis tute formeti de si por 2—3 jaroj la aferon Esperantan (daŭrigante sole la eldonadon de la „Adresaroj“ kaj la plej necesan korespondadon) kaj dediĉi sin tute kaj ekskluzive al sia profesio. En Aŭgusto 1897 li forveturis