Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj malgraŭ la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedaŭras, ke lia tagnokto havas ne pli ol dudek kvar horojn kaj la manko de tempo kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi ĉion, kion li volus plenumi.

Leono Zamenhof.



Historiaj detaloj.
Originale verkis Adam Zakrzewski.


Miaj amikoj faris al mi reputacion de historiisto de Esperanto, kvankam miaj historiaj laboroj, krom du malgrandaj broŝuroj, limigis sin ĝis nun precipe nur al kolektado de materialoj. Tamen, certe pro tiu kaŭzo, mi ricevas iafoje demandojn, rilatantajn al la unua epoko de esperanta movado, al malnova bibliografio k. t. p.

Titola paĝo de la unua broŝuro.

Antaŭ kelkaj tagoj unu samideano el Kijev skribis al mi: „kiam aperis la unua esperanta lernolibro? en kia lingvo ĝi estis skribita? kia estas nacieco kaj religio de D-ro Zamenhof? mi nepre bezonas pri tiuj demandoj sciigojn el fonto kiel eble plej kompetenta, ĉar mi jam aŭdis multajn respondojn tre diversajn kaj tute malsamajn. Unuj diras, ke la lernolibro aperis en majo 1887 en lingvo rusa (Georg Davidov), aliaj — ke ĝi estis skribita pole kaj aperis en julio. Ankoraŭ pli diversaj opinioj ekzistas pri nacieco de D-ro Zamenhof: Grabowski ĉiam uzas esprimojn: „nasz rodak“ (= nia naciano), „Polska, ojczyzna Esperanta“ (= Polujo, patrujo de Esperanto). Samtempe Francoj nomas la aŭtoron de Esperanto — rusa kuracisto, aliaj nomas lin — hebreo k. t. p. Ĉar ĉiuj tiuj demandoj estas interesaj por la historio de Esperanto, ne rifuzu trankviligi scivolemon de niaj Kijevaj esperantaj samideanoj……“