Marko Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto, devenis el pola urbo Tykocin. Poste li longe loĝis en la urbo Bialystok, kuŝanta ankoraŭ en pola etnografia teritorio (ĝis jaro 1815 ĝi apartenis al Polujo), sed jam sur ĝiaj limoj, en Grodna gubernio. En tiu ĉi urbo — naskiĝejo de Zamenhof — la loĝantaro estis tre miksita en nacia rilato, kiel en ĉiuj urboj de la grandega regiono inter Polujo kaj centra Rusujo de la Baltika ĝis Nigra maroj, t. e. en Litovujo, Blankrusujo, Baltiklando, Ukraino. Laŭ statistiko de la jaro 1897 —unua kaj sola, en kiu estis kolektitaj sciigoj pri nacieco de la loĝantaro en Pusujo, — la urbo Bialystok el 61 812 loĝantoj kalkulis: 40759 hebreojn, 11239 polojn, 4795 rusojn, 3616 germanojn, 1219 blankrusojn.[1] Tio ĉi, kiel ni scias, havis grandan influon sur la junan Zamenhof kaj elvokis en li fortan senton pri neceseco de lingvo internacia. En tiu epoko de lia vivo lia nacieco estas malfacile difinebla. Nur poste, kiam lia patro ekloĝis en Varsovio, tiam certe la lingvo pola fariĝis hejma en lia familio. Malgraŭ do la suprecitita teoria vidpunkto, objektive oni devas konsideri nian Majstron kiel Polo. En lia hejmo, en rilatoj inter membroj de lia familio k. c. oni parolas pole. Liaj pli junaj fratoj, naskitaj kaj edukitaj jam de infanaj jaroj en Varsovio, estas Poloj.
Kial do francaj esperantistoj nomas D-ron Zamenhof — „rusa kuracisto?“ La kaŭzo estas klara: ĝi devenas de la konata kaj tiel karakteriza por Francoj nekono de fremdaj lingvoj. Ili simple estis erarigitaj de la finiĝo of, kiun ili prenis por analogia al finiĝoj de rusaj nomoj, kiel Lermontof, Ivanof, Nelidof. Sed la nomo „Zamenhof“ havas evidente nenion komunan kun tiuj ĉi cititaj. Ĝi devenas de pure germanaj radikoj kaj etimologie eĉ devus esti skribata: Samenhof; nur ĝia pola fonetika transskribo estas: Zamenhof.
Oni povas certe nomi D-ron Zamenhof „Rusujano“, kiel 108 milionojn de aliaj „anoj“ de 89 nerusaj nacioj, loĝantaj en nunaj limoj de Rusa Imperio. Sed tiu ĉi nomo, en ĝia esperanta signifo, ne montras naciecon, sed nur apartenon al regno aŭ ŝtato.
Pri la sekvanta demando ne povas jam ekzisti ia ajn dubo. Grabowski havis plenan rajton skribi kaj diri: „Polujo — patrujo
- ↑ 66% hebreoj, 18% poloj, 8% rusoj, 6% germanoj, 2% blankrusoj. Tiuj ciferoj koncernas lingvojn; divido de la loĝantaro laŭ religioj estas iom alia. El 41903 Izraelidoj 836 montris lingvon rusan kiel sian patran, 28 — polan, 64 — germanan, ceteraj — hebrean.