Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Esperanto“, ĉar pri nacia karaktero de malnova pola ĉefurbo Varsovio, ankaŭ ia ajn dubo neniam ekzistis.

Fine, al la lasta demando mi ne povas respondi. Mi neniam demandis D-ron Zamenhof, kia estas lia religio. Mi konis lin ĉiam kiel homon saĝan, nobelan kaj honestan en ĉiuj pensoj kaj agoj, penetritan de varma amo al homoj; tio al mi sufiĉis. Ni neniam tuŝis religiajn demandojn. El liaj vortoj ŝajnas iafoje, ke li estas Diisto. Sed tio estas nur simpla mia supozo.

Adam Zakrzewski.



Firmo Hachette kaj Esperanto.
Profesoro Hachette, fondinto de la firmo Hachette.


Krom kelkaj libroj eldonitaj diversloke, preskaŭ ĉiuj unuaj esperantaj verkoj estas presitaj ĉe la germana firmo Tümmel en Nürnberg. Sed Tümmel ne estis propramova kaj propramona eldonisto; li estis nur presisto, kaj la financaj riskoj estis elportitaj de Doktoro Zamenhof, de la unuaj germanaj propagandistoj, Einstein kaj precipe Trompeter, de S-ro Anton Grabowski, kaj aliaj. Post la mortoj de Einstein kaj Trompeter, la malapero de la gazeto „La Esperantisto“, la momenta senkuraĝiĝo de S-ro Grabowski, la presadoj ĉe Tümmel subite ĉesis.

Do, ĝis la jaro 1900, neniu eldonisto sin interesis pri Esperanto, neniu volis preni sur sin la publikigon de necesegaj lernolibroj kaj vortaroj, kaj la malmultaj, maldikaj, broŝuroj esperantaj estis nur eldonaĵoj de sindonaj privatuloj.

En tiuj malfacilaj cirkonstancoj okazis