Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grava fakto: en komenciĝo de la jaro 1901 S-ro P-ro Bourlet, altirita al Esperanto de sia eminenta kolego P-ro Charles Meray, fariĝis agema Esperantisto. Kun sia konata praktika sento, li tuj komprenis, ke antaŭ ĉio necesas, ke nia lingvo estu subtenata de bona eldonisto, kaj li, tiucele, klopodis. Kiel aŭtoro de multaj matematikaj verkoj eldonitaj ĉe la firmo Hachette, ankaŭ kiel persona amiko de S-ro Bréton, unu el la estroj de ĉi tiu firmo, li sin turnis al ĝi kaj sukcesis, cetere ne facile, ĝin decidigi al eldonado de esperantaj libroj.

P-ro Bourlet, estante tiam nur kelkmonata Esperantisto, juĝis sin ne sufiĉe kompetenta por konduki mem tiun aferon. Li venigis Parizon S-ron de Beaufront, interrilatigis lin kun la firmo Hachette kaj poste lasis lin aranĝi libere, tute sola, la materiajn kaj moralajn kondiĉojn de la eldono.

En 1901, Hachette komencis la publikigon de francaj lernolibroj, unue verkitaj de S-ro de Beaufront kaj poste de P-ro Cart, kaj dank’al tiuj libroj la disvastiĝo de Esperanto en Francujo rapide kreskis. Baldaŭ la bezono eksentiĝis helpi la propagandon ekster Francujo. S-ro de Beaufront kaj liaj amikoj tiam opiniis, ke por tio plej simple estus, se la firmo Hachette eldonus mem ĉiulingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, kaj kompreneble prefere tradukojn de la Beaufront’aj verkoj. Por pravigi tiun ideon, oni citis la ekzemplon de Baedeker. Sed S-ro Bourlet kaj la firmo Hachette opiniis malsame. Ili asertis, ke tiu agmaniero estus malbona por Esperanto, ke tiel la publiko imagus, ke Esperanto estas ia librista afero, ia francaĵo. Ili do kontraŭe volis, ke en ĉiu lando estu almenaŭ unu nacia eldonisto de esperantaj lernolibroj, ne tradukitaj, sed verkitaj de enlandanoj. Por tion efektivigi, malgraŭ la kontraŭstaro de de Beaufront, S-ro Bourlet vojaĝis, meze de la jaro 1902, Germanujon por tie serĉi eldoniston. Li ne sukcesis; sed, reveninte, por pli bone povi plenumi sian planon, li deziris ekkoni la materiajn kondiĉojn aranĝitajn de de Beaufront. Tiam, kaj nur tiam, li legis la kontraktojn, kiujn faris tiu ĉi kun Zamenhof kaj Hachette. Kun granda surprizo, li konstatis, ke tiuj kontraktoj ne nur estis ĉefe profitdonaj al unu sola persono, nome al S-ro de Beaufront, sed plie, ke ili metis preskaŭ la tutan sorton de nia lingvo en la manojn de la tiama Prezidanto de la Franca Societo. Tio estis tre riskoplena, kaj, interkonsente kun la firmo Hachette kaj D-ro Zamenhof, S-ro Bourlet energie klopodis por neniigi tiujn danĝerajn kontraktojn.