Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post longa penado, li sukcesis ilin disŝirigi, kaj, en la komenciĝo de la jaro 1903, ili estas anstataŭigitaj de unu sola kontrakto senpere inter Hachette kaj nia Majstro.

Ĉar oni ofte parolis pri tiu fama kontrakto kaj preskaŭ ĉiam diris pri ĝi malĝustaĵojn, ŝajnas al ni utile klarigi per kelkaj vortoj ĝian esencon.

Laŭ tiu papero, D-ro Zamenhof elektis la firmon Hachette, kiel preferan eldoniston de siaj propraj verkoj kaj de la verkoj surportantaj la surskribon „Kolekto aprobita de Doktoro Zamenhof“. Reciproke, la firmo Hachette: 1e promesis pagi taŭgajn honorariojn al la aŭtoroj, 2e estis devigita eldoni nur verkojn esperantajn aprobitajn de D-ro Zamenhof, 3e estis devigita eldoni mem aŭ eldonigi, antaŭ difinita templimo, lernolibrojn kaj vortarojn en ses aŭ sep el la ĉefaj eŭropaj lingvoj.

Tiu lasta punkto estis gravega. Ĝis tiam Esperanto staris antaŭ malfacile solvebla dilemo: unuflanke la lingvo ne disvastiĝis kaj ne ekzistis Esperantistoj, ĉar mankis lernolibroj, sed aliflanke la eldonistoj ne volis presi, je sia propra risko, lernolibrojn, ĉar ekzistis neniuj legantoj. La kontrakto kun Hachette fine solvis la demandon. Nun oni ne plu atentis, ĉu ekzistas Esperantistoj aŭ ne, ĉu la libroj estos aĉetataj aŭ ne, la firmo Hachette estis ĉiuokaze devigita publikigi la necesajn studlibrojn. Konforme je sia propra opinio, por plenumi sian devon, ĝi ne eldonis mem la nefrancajn librojn, sed turnis sin al nefrancaj eldonistoj, kiujn ĝi morale kaj finance subtenis. Tiel, sinsekve, ĝi ligis amikajn interrilatojn kun la firmoj Stead en Londono, Möller & Borel en Berlino, Espasa en Barcelono, Giusti en Livorno, Arct en Varsovio, k. t. p. Tiamaniere la diverslandaj eldonistoj, riskante nenion aŭ malmulton, povis provizi siajn samlandanojn per propagandiloj kaj lernolibroj, ĝis venos la tempo, kiam Esperanto estos sufiĉe disvolviĝinta, por ke ili ne plu bezonu la kunhelpon de Hachette.

Oni do komprenas, kian grandan signifon tiu kontrakto kaj la kuraĝa sindono de Hachette al Esperanto havis por nia lingvo. Mirinde estas, sekve, ke troviĝis sendankaj Esperantistoj, kiuj, kvankam bone konante tiujn servojn, akre batalis kontraŭ la firmo Hachette.

En fino de Julio 1905, unu monaton antaŭ la unua Kongreso de Esperanto, subite eksplodis fortegaj atakoj. Kunligante la demandon pri fondo de Internacia Ligo, proponita de D-ro Zamenhof, kun