Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— En tiaj kondiĉoj, kial do — eble vi diros — la firmo Hachette ne tion publike sciigis, kaj kial ĝi ne tuj konigis la malverecon de tiuj asertoj?

La respondon al tiu demando donis P-ro Bourlet en unu el siaj „Babiladoj“ en „La Revuo“ (Januaro 1911), en kiu li aludis tiujn tre bedaŭrindajn faktojn. Li diras:

„Kion fari en tiaj cirkonstancoj? Se tiuj, kiuj bone konis la tutan demandon, kontraŭstarante la bruemulojn, kun skribitaj pruvoj kaj dokumentoj en manoj, venus publike konigi la veron, tio certe naskus neimageblan konfuzon. La Unua Kongreso de Esperanto ne eviteble fariĝus interfrata batalado. Por eviti tiun skandalon, por la bono de Esperanto, kiun ili lokas super ĉia persona intereso, Zamenhof kaj la aliaj atakitoj silentis.“

Post la Kongreso en Boulogne, Zamenhof, por haltigi tiujn malpravajn atakojn, decidis, ke li ĉesigos la „Kolekton aprobitan“. Li liberigis la firmon Hachette de ĝia promeso, ke ĝi eldonos nur verkojn aprobitajn de li, kaj siaflanke li ne plu donis aprobon al iu ajn verko. La rezultato de tiu batalo estas do jena: unuparte la aŭtoroj, kiuj deziris esti kontrolitaj de Zamenhof, perdis tiun helpon; kaj aliparte D-ro Zamenhof perdis la malgrandajn profitojn, kiujn li ricevis de la „Kolekto aprobita“.

Liberiĝinte de la deviga aprobo, la firmo Hachette profitis sian liberecon por ankoraŭ pli energie kaj pli taŭge labori por la bono de Esperanto. Ĝi fondis „La Revuo’n“ kaj komencis eldonon de multaj literaturaj kaj teĥnikaj verkoj. Ĉiu, kiu eldonis tiajn librojn, tre bone scias, ke ili ne vendiĝas sufiĉe, por ke la enspezoj kompensu la elspezojn. Kiel ekzemplon, ni citos la fakton, ke la unua eldono de „Faraono“, la ĉefverko de Kabe, ne estas ankoraŭ elvendita. La esperantista popolo estas ja ankoraŭ en infaneco, ĝi lernas, sed ne legas, kaj, krom kelkaj klasikaj legolibroj, ĉiuj literaturaj aŭ teĥnikaj verkoj restas sur la bretoj en la magazenoj. Tion la firmo Hachette sperte sciis, kaj tamen ĝi kuraĝe daŭrigis sian eldonadon, por helpi nian lingvon. Tiel aperis la novaj verkoj de nia Majstro, la Rabistoj, la Revizoro, Georgo Dandin, Ifigenio, Marta kaj ceteraj, la multaj kaj gravaj tradukoj el la Biblio; tiel aperis la belaj tradukoj, faritaj de niaj plej lertaj samideanoj, Faraono, Aspazio, Makbeto, la Reĝo de l’ Montoj, Mistero de Doloro, Eneido k. t. p. Tiel aperis la Anatomia,