Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Matematika, Marista, Muzika Terminaroj, la teĥnikaj Vortaroj de Verax, kaj ni ekscias, ke ĵus aperis Farmakopeo en naŭ lingvoj.

Vidante tiun senĉesan produktemon, trompitaj ankaŭ de malveraj diroj, kelkaj Esperantistoj supozas, ke la firmo Hachette gajnas monton da oro per siaj eldonaĵoj, kaj la vero estas, ke ĝi certe multon malgajnas. Se hodiaŭ tiu ĉi firmo starigus la plenan kalkulon de ĉiuj en- kaj elspezoj, kiujn ĝi faris por Esperanto, la fina bilanco estus certe malprofito.

Hachette kondutis kontraŭ Esperanto ne kiel profitama komercisto, sed kiel sindona propagandisto. Ĝi ne fanfaronas pri sia rolo, ĝi ne sin prezentas, kiel unike esperanta entrepreno, ĝi ne en gazetoj donas al si mem laŭdojn, sed ĝi silente, senbrue, persisteme, helpadas al nia afero. Neniu estas, kiu, sin turninte al la firmo Hachette, por peti de ĝi helpon, ne ricevis afablan respondon kaj plej ofte efektivan subtenon. Kiam oni senpasie studas la historion de Esperanto, oni neeviteble alvenas al la konkludo, ke la rolo de la firmo Hachette estas tiel grava, ke oni rajte povas sin demandi, ĉu Esperanto nuntempe ankoraŭ ekzistus sen tiu „firma“ apogo.

Ni esperas, ke niaj legantoj komprenos, ke nur nia plena senpartieco puŝis nin esprimi ĉi tie nian sinceran admiron al la bela konduto de Hachette kaj nian koran dankon pro ĝia oferema agado.

Ni ŝuldis al tiu ĉefa propagandisto de nia lingvo, ke, almenaŭ unu fojon, ni rakontu la veran historion kaj la veran rolon de Hachette en Esperanto, kaj ni supozas, ke niaj legantoj aplaŭdos nin pro tio, kaj ke estonte ili havos al Hachette la dankajn sentojn, kiujn ĝi meritas de la tuta Esperantistaro.

ooo ooo ooo


Sur lir’ dukorda.
(Kelkaj impresoj.)
Dukorda liro?… Tial zumi
Kaj tinti adasiste mem.
Mi devas? — Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kordekprem’!
A. Grabowski. (Sur unu kordo.)

Nia jarcento ne tre favoras poezion. Okupitaj per zorgoj por ĉiutaga pano, ni perdiĝas en klopodoj de griza vivo kaj, se restas okaze ia ora tempmonero, ni ŝanĝas ĝin je spesoj de etaj ĝuoj,