Sur lir’ dukorda.
proksima ankoraŭ . . . melodio kvazaŭ iom malkuraĝa, sed jam duontriumfa, kvazaŭ paca, tamen la ŝimkovritajn „murojn de miljaroj“ skuanta . . . Sed kie ĝi sonas? En tiuj kamparoj silentaj, ĉu en la salikoj apudvojaj, mallaŭtan preĝon murmurantaj, ĉu eble en propra nur koro, aŭ tie el altaj lazuroj ĝi fluas, aŭ ie el vasta tutmondo?
Ne scias ankoraŭ la junuloj, sed jam la melodio ilin kaptis kaj ekregis, ekposedis iliajn korojn. Ĝi estis respondo al iliaj duboj kaj Eska (Stanislaw Karolczyk). malkvietoj, suferoj kaj doloro, larmoj kaj „ĝem’ de l’ mallibero" ... Ĉu tio estas mirinda? Ne! Ili ja:
- En revoj . . . . en regno vivadis,
- En kiu sencese ĝoj’ ĉie regadis,
- En revoj .... feliĉon ekvidis,
- Sur gajaj vizaĝoj, el kiuj helridis
- De l’ vivo plenĝuo,
- De l’ amo elfluo,
- De l’ amo senĉesa, konstanta, komuna . . .
Do ili prenas siajn lirojn dukordajn kaj migri komencas por trovi la fonton de tiu ĉi melodio potenca kaj triumfa, paca kaj tamen la korojn skuanta, por trovi la ĥoron milvoĉan kaj ĝin per siaj ankaŭ voĉoj plifortigi. Kaj antaŭ ol ili tien alvenis, jam ili ekamis la ideon, kiu la melodion naskis, antaŭ ol ili alvenis, jam siajn amikojn ili instigas:
- Al agado, al laboro!
- Kvankam ĉie malfavoro,
- Al agado, al laboro!