Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas nova formo aŭ esprimo, kiun oni povas uzi samtempe kun la malnova formo. Tiu ĉi eble iom post iom fariĝos malmoda, arĥaisma. Neologismo estis ekz. la permeso uzi la „h“ anstataŭ la supersignoj.

D-ro Zamenhof opinias, ke ni havas tro multe da gazetoj. Nove aperanta gazeto ofte malhelpas alian gazeton. Unu gazeto eble povas prosperi, la rivalo malhelpas al ĝi, ili ambaŭ mortas. Tio estas malbona por nia movado. Treege li deziras, ke oni aĉetu kaj legu librojn, ke oni eldonu bonajn verkojn.

Nia literaturo havu veran internacian valoron, oni elektu por la traduko nur bonajn klasikajn librojn. D-ro Zamenhof mem tradukis nur tiajn verkojn. La fabelojn de Andersen li opinias bonegaj, same la rakonton Marta. Pro tio li nun tradukas la biblion; li havas la deziron, ke ankaŭ aliaj religiaj libroj estu tradukotaj, la korano kaj la sanktaj libroj de la budismo. Kompetentuloj traduku ĉi tiujn librojn. D-ro Zamenhof kredas, ke ĉiuj fondintoj de religioj, se ili persone renkontus, premus unu al la alia amike la manon, ĉar ili ja ĉiuj havis unu saman celon: ili volis igi pli bonaj kaj pli feliĉaj la homojn.

Ankaŭ nun ĉiuj celadoj por la bonfarto de la homoj laboras je tiu ĉi komuna direkto, levi, altigi, nobligi la homojn.

„Mi dezirus unuigi por komuna laboro ĉiujn klopodojn kaj entreprenojn, kiuj volas altigi la homan kulturon, por ke unu celado helpu al la alia“, li foje diris. Nia Majstro rigardas vasten, malproksimen, liaj pensoj kaj ideoj superflugas miljarojn, kiel profeto li vidas antaŭ si la estontecon, la senfinan, senliman evolucion de nia gento. Certe ne estas kaprico aŭ partianismo, ke la Esperantistoj tiom adoras la Majstron; efektive ekzistas ia mistera io en lia persono, kiu lin diferencigas de aliaj homoj.

Unu fojon mi havis la feliĉon ion aŭdi el la iama, estinta tempo, el la epoko de la elpensado de nia lingvo; mi estis permesata enrigardi en la spiritan laborejon de la genio. D-ro Zamenhof rakontis, en kia maniero li decidiĝis, ke la internacia lingvo havu artikolon. Li tiam ankoraŭ vizitis la gimnazion. Ĉar multaj lingvoj ne posedas artikolon, li dubis pri la bezono de tiu ĉi vorteto. Eble ĝi estis nenecesa. Pri tio unu sonĝo donis al li decidon. En sonĝo li iafoje staris sur kampo kun kelkaj homoj. La homoj parolis pri ia grava afero, ia malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimeco, elvenos tri ruĝaj knabinoj.