Paĝo:Edgar Allan Poe - La Maskfesto de la Ruĝa Morto.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la vizaĝoj de la enirintoj, ke malmultaj el la kunvenintoj estis sufiĉe kuraĝaj iam meti la piedojn internen.

En ĉi tiu ĉambro, ankaŭ, staris apud la okcidenta muro giganta horloĝo el ebono. Ĝia pendolo svingiĝis tien kaj reen kun obtuza, peza, monotona sono; kaj kiam la minutmontrilo finis la ĉirkaŭiron de la ciferplato, kaj la horo estis sonorigota, venis el la latunaj pulmoj de la horloĝo sono kiu estis klara kaj laŭta kaj profunda kaj treege muzika, sed tiel stranga en noto kaj emfazo ke, je ĉiu forpaso de horo, la muzikistoj de la orkestro estis devigataj paŭzi, momente, en sia ludado, por aŭskulti la sonon; kaj sekve la valsantoj devige ĉesis turniĝadi; kaj okazis mallonga konfuziĝo tra la tuta gaja aro; kaj, dum la horloĝa sonorado ankoraŭ daŭris, oni rimarkis ke la plej frivolaj paliĝis, kaj la pli aĝaj kaj seriozaj pasigis la manojn trans la frunton kvazaŭ en konfuza revo aŭ meditado. Sed kiam la eĥoj plene ĉesis, facila ridado tuj trafluis la ĉeestantaron; la muzikistoj rigardis unu la alian kaj ridetis kvazaŭ je sia propra timo kaj malsaĝeco, kaj flustre, ĵuris, reciproke, ke la proksima sonorado de la horloĝo kaŭzu en ili nenian similan emocion; kaj tiam, post forpaso de sesdek minutoj (kiuj ampleksas tri mil kaj ses cent sekundojn el la Tempo kiu forflugas), venis ankoraŭ plua sonorado de la horloĝo, kaj tiam okazis la sama konfuziĝo kaj tremado kaj meditato kiel antaŭe.

Sed, malgraŭ tiuj aferoj, ĝi estis gaja kaj belega festo. La gustoj de la duko estis strangaj. Li posedis bonan okulon por koloroj kaj efektoj. Li ignoris la nure laŭmodajn dekoraciojn. Liaj planoj estis kuraĝaj kaj fajrecaj, kaj liaj konceptoj ardis per barbara brilo. Estas personoj kiuj kredus lin freneza. Liaj sekvantoj sentis ke ne. Estis necese lin aŭdi kaj vidi kaj tuŝi por certiĝi ke ne.

Li estis direktinta, grandparte, la moveblajn beligaĵojn de la sep ĉambroj, je la okazo de tiu ĉi granda festo; kaj estis lia gvidanta gusto kiu karakterumis la festulojn. Estu certa ke ili aspektis groteskaj. Estis multe da parado kaj brilo kaj pikanteco kaj fantazio — multe da tio, kio poste vidiĝis en Hernani. Estis arabeskaj figuroj kun netaŭgaj membroj kaj ornamaĵoj. Estis deliraj imagaĵoj, kiajn faras frenezulo. Estis multe da belo, multe da vanto, multe da strango, iom da teruro, kaj ne malmulte da tio kio povus estigi naŭzon. Tien kaj reen en la sep ĉambroj paŝis, efektive, arego da sonĝoj. Kaj tiuj ĉi — la sonĝoj — intertordiĝis, kaptante koloron de la ĉambroj, kaj igante la sovaĝan muzikon de la orkestro ŝajni kvazaŭ la eĥo de iliaj paŝoj. Kaj, poste, jen sonoras la ebona horloĝo kiu staras en la halo de la veluro. Kaj tiam, momente, ĉio ĉesas, kaj ĉio silentas krom la voĉo de la horloĝo. La sonĝoj rigidiĝas kie ili staras. Sed la eĥoj de la sonorigado formortas — ili daŭris nur momenton — kaj facila, duonsubigita rido flote sekvas ilin dum ili forpasas. Kaj nun denove la muziko sonas, kaj la sonĝoj vivas, kaj tordiĝas tien kaj reen pli gaje ol iam, prenante koloron el la multnuancaj fenestroj tra kiuj fluas la radioj el la tripiedoj. Sed en la ĉambron kiu kuŝas plej okcidente el la sep neniu maskulo nun kuraĝas iri; ĉar la nokto forvelkas; kaj fluas pli ruĝa lumo tra la sangkoloraj vitroj; kaj la nigreco de la malpalaj drapiraĵoj konsternas; kaj al tiu kies piedo surpaŝas la nigran tapiŝon, venas el la apuda ebona horloĝo obtuza sonoro pli solene emfaza ol iu ajn kiu atingas la orelojn de tiuj kiuj partoprenas la pli forajn gajaĵojn de la aliaj ĉambroj.

Sed tiuj aliaj ĉambroj estis dense plenigitaj, kaj en ili febre batis la koro de vivo. Kaj la festado kirliĝe daŭris, ĝis fine eksonoris meznokto ĉe la horloĝo. Kaj tiam la muziko ĉesis, kiel mi rakontis; kaj la turniĝado de la valsantoj trankviliĝis; kaj estis ĝena ĉesiĝo de ĉio kiel antaŭe. Sed nun dek du batoj estis sonorigotaj de la horloĝo; kaj sekve okazis, eble, ke pli da penso eniĝis, kun pli da tempo, en la meditojn de la pensemaj inter la festantoj. Kaj sekve ankaŭ okazis, eble, ke antaŭ ol la lastaj eĥoj de la lasta sonoro tutplene silentiĝis, multaj personoj en la amaso trovis tempon por percepti la ĉeeston de maskita figuro kiu ĝis tiam ne kaptis la atenton de iu ajn. Kaj kiam la famo pri tiu ĉi nova ĉeesto flustre ĉirkaŭvastiĝis, leviĝis el la tuta festantaro