Paĝo:Edgar Allan Poe - La Maskfesto de la Ruĝa Morto.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

zumo, aŭ murmuro, esprimanta malaprobon kaj surprizon — tiam, fine, teruron, abomenon, kaj naŭzon.

En kunveno de fantaziaĵoj tia kian mi skizis, oni povus facile supozi ke neniu ordinara aperaĵo estigus tielan sensacion. Vere la vestaĵa liberegeco de la nokto estis preskaŭ senlima; sed la koncernata figuro superkonkuris ĉiujn, kaj transiris la limojn eĉ de la sendifina konvenemo de la princo. Estas kordoj en la koro de la plej malprudenta kiuj ne povas esti tuŝitaj sen emocio. Eĉ ĉe la plenperdiĝintaj, por kiuj la vivo kaj la morto estas egale ŝercoj, ekzistas aferoj pri kiuj oni ne povas ŝerci. Fakte, la tuta amaso nun ŝajnis senti profunde, ke en la kostumo kaj mieno de la fremdulo estas nek sprito nek deco. La figuro estis alta kaj malgrasega, kaj vualita de kapo ĝis piedoj en la vestaĵoj de la tombo. La masko kiu kaŝis la vizaĝon estis tiel preskaŭe similigita al la vizaĝo de rigidiĝinta kadavro ke la plej detala ekzameno nur malfacile eltrovus la trompon. Kaj tamen ĉio ĉi eble estus tolerita, se ne aprobita, de la frenezaj festantoj ĉirkaŭe. Sed la maskulo permesis al si alpreni la tipon de la Ruĝa Morto. Lia vestaĵo estis ŝmirita per sango — kaj lia larĝa frunto, kun la tuta trajtaro de la vizaĝo, estis aspergita per la skarlata abomenaĵo.

Kiam la okuloj de Princo Prospero ekvidis tiun fantoman figuron (kiu, per malrapida kaj gravmiena movo, kvazaŭ por pli plene subteni sian rolon, paŝis tien kaj reen inter la valsantoj) oni rimarkis ke li konvulsiiĝis en la unua momento per forta tremego de teruro aŭ de malŝato; sed tuj poste, lia frunto ruĝiĝis pro kolerego.

“Kiu kuraĝas,” — li raŭke demandis al la korteganoj kiuj staris apude — “kiu kuraĝas insulti nin per tiu ĉi blasfema moko? Kaptu kaj senmaskigu lin — por ke ni sciu kiun ni devos pendigi, je sunleviĝo, de la kreneloj!”

En la orienta aŭ blua ĉambro staris la Princo Prospero dum li eldiris tiujn vortojn. Ili sonoris tra la sep ĉambroj laŭte kaj klare, ĉar la princo estis kuraĝa kaj fortika viro, kaj la muziko jam mutiĝis je la svingo de lia mano.

En la blua ĉambro staris la princo, kun grupo de palaj korteganoj ĉe lia flanko. Unue, dum li parolis, estis ioma ekkuro de la grupo al la entrudulo, kiu en tiu momento ankaŭ estis tutproksima, kaj nun per malrapidaj kaj majestaj paŝoj venis pli apude al la parolinto. Sed pro ia nedirebla timo, per kiu la frenezaj pretendoj de la maskulo inspiris la tutan amason, troviĝis neniu kiu etendis manon por lin ekkapti; tiel ke, sen malhelpo, li preterpasis je malpli ol metro la princon mem; kaj, dum la vasta kunvenintaro, kvazaŭ unuimpulse, retiriĝis de la mezo de la ĉambro ĝis la muroj, li marŝis seninterrompe, sed per la sama gravmiena kaj malrapida paŝado kiu lin distingis de la komenco, tra la blua ĉambro en la purpuran — tra la purpura en la verdan — tra la verda en la oranĝan — tra tiu ĉi denove en la blankan — kaj eĉ de tie en la violan, antaŭ ol decida movo fariĝis por lin haltigi. Tiam, tamen, la Princo Prospero, freneziĝante pro kolerego kaj la honto de sia momenta malkuraĝo, rapide trakuregis la ses ĉambrojn, dum neniu lin sekvis pro morta teruro kiu ĉiun kaptis. Li alte portis eltiritan ponardon, kaj jam proksimiĝis, en rapida impetueco, je tri aŭ kvar futoj de la foriranta figuro, kiam ĉi tiu, atinginte la finon de la velura ĉambro, sin turnis subite kaj alfrontis sian persekutanton. Aŭdiĝis akra krio kaj la ponardo falis brilante sur la nigran tapiŝon, sur kiun, tuj poste, falis mortsternite la Princo Prospero. Tiam, vokante al si la sovaĝan kuraĝon de malespero, aro da festantoj tuj sin ĵetis en la nigran ĉambron, kaj, kaptinte la maskulon, kies alta figuro staris rekta kaj senmova en la ombro de la ebona horloĝo, ekspiregis pro nedirebla teruro je la eltrovo, ke la tombvestaĵoj kaj kadavreca masko, kiujn ili tuŝis per tiel kruda fortego, enhavas nenian palpeblan formon.

Kaj nun konfesiĝis la ĉeesto de la Ruĝa Morto. Li estis veninta kiel ŝtelisto en la nokto. Kaj unu post unu falis la festantoj en la sang-rositaj haloj de sia festado, kaj mortis ĉiu en la malespera pozo de sia falo. Kaj la vivo de la ebona horloĝo eliris kun tiu de la lasta gajulo. Kaj la flamoj de la tripiedoj mortis. Kaj Mallumo kaj Putrado kaj la Ruĝa Morto tenis senliman regadon super ĉio.

Represita, kun permeso, el “Literaturo,” Julio, 1923