Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj alproksimiĝas tiu tago, kiam la Sankta adorantino enspiros la odoron de tiuj vestaĵaĉoj kiel incenson kaj kisos ilin kiel relikvojn ne plu retrovante postsignon de l’ kara foririnto.

Post malvigleca pensado ŝi fine malsupreniras.

Ŝi ekbruligas la fornon kaj muelas la kafon. Baldaŭ la akvo kantetas en la bolkruĉo. Je la sonoj de tiu muziko kaj je la aromoj pli vivigaj de l’ kafo, la iluzio revenas ŝin tromplogi.

Jen ŝi verŝas la bolantan akvon kvazaŭ li devus havi sian parton de l’ trinkaĵo. Ŝi preparas tri dikajn buterpanojn por Frans, kiujn ŝi staplas kontraŭ lia taso. Ŝi eĉ plenigas la ladan kruĉeton, kiun kutime li kunprenas, transŝultre ligitan, irante al la laborejo. Poste ŝi atendas la ĉiutagan bruegon en la domo. Nenio! La domanaro ankoraŭ dormas super ŝia kapo. Kaj fine la funebreco de l’ ŝtuparo fariĝas tiel senlima, ke ĝi abrupte ektremigas ŝin kiel je la frakaso de eksplodo.

— Kiel stulta mi estas! Kie ankoraŭfoje vojaĝis do miaj pensoj? Ĉu li ne estas foririnta?… Ho! Frans, Frans!…

La kruĉeto elglitas el ŝiaj fingroj. Malviglege ŝi lasas sin fali sur seĝon; larmoj rulintaj laŭlonge de ŝiaj pergamenecaj vangoj gutas en ŝian tason.

II.

Aliaj infanoj restas al ŝi, sed pro kio la naturo volis, ke tiu estu ŝia pliamato? Ŝi ne nur lin amas pli ol tri filojn pliaĝajn, pli ol kvar amemajn filinojn, sed ankaŭ pli ol siajn du plijunajn infanojn: la malgranda Rup, knabo ĵus farinta sian unuan komuniiĝon[1], kaj la ĉarma

Dâ, sepjara blondulino. Barbel Goor preskaŭ ne suferis

  1. Ceremonio de la katolika eklezio. La unua solena komuniiĝo okazas ordinare je la 11-a jaraĝo.