Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Cedu, kanajlego, aŭ ni dispecigos cin! — diris la maljuna Mollendraf.

— Kisu miajn test…![1]

Kaj kun akcento plej malestima, kiun li trovis, la sentimulo kraĉis al ili la malĉastan kaj egan insulton.

— Tiuokaze mortaĉu!

La buĉado rekomencis.

La sako de ferumaĵoj, ellasita en la interbatalo, estis malplenigita de la tri buĉantoj. Ili konservis neniun indulgon, frapis por finigi, senatente, per ĉio, kion atingis iliaj manoj; iloj kontuzantaj aŭ tranĉantaj, kejloj, ĉiziloj, cirkeloj, kroĉiloj, modlilo, borilo, ŝraŭbilo.

Dufoje ankoraŭ la heroa lignaĵisto sukcesis elliberiĝi. Li volis diri adiaŭon al la perfidemulino. Li alproksimiĝis kaj kriis en ŝian vizaĝon.

— Ci ankaŭ, kisu ilin, diabla hundino!

Pugnobato denove lin faligis.

Tiam duonfreneza, konsternigite pro la sango, ĉiuj ŝiaj venĝrevoj leviĝantaj al ŝia cerbo, Veva plenĝuis tiun buĉadon kaj siavice atakis. Ŝi volis lin mortinta, ekstermita, tiun fieregulon, tiun bravofanfaronulon! Ŝi kuniĝis kun siaj fratoj, sin ĵetis sur sian kaptitaĵon eligante raŭkajn kriojn. Ŝi enigis siajn ungojn en la okulojn de Marcus, elradikigis la buklajn fasketojn de la blonda hararo tiel ofte karesita de ŝi, distranĉis tiujn vangojn, kiujn ŝi estis superverŝinta per petegantaj larmoj kelkajn minutojn antaŭe kaj kies lanugo estis foruzita de ŝiaj voluptaj kisoj.

La tuta ilaro de la lignaĵisto estis provita sur tiu

malvarmiĝanta korpo. Kaj tio kio kuŝis, malforte stertoranta,

  1. Estas la plej malestima insulto, kiun uzas la flandraj kamparanoj. Mi kredas ke la mallongigo, kiun mi uzas, sufiĉe komprenigos ĝin al la leganto.