Saltu al enhavo

Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ŝviteganta, vundita je cent lokoj, kontuzita, dispecigita, traborita, segita, kun vestaĵoj disŝiritaj de la nuko ĝis la kalkanoj, ne plu similis homan formon.

Do la buĉantoj malpli forte frapis. Sufiĉe da mortigaj batoj estis donitaj. Kaj ili satiĝis je tiu agonio, kiun ili incitis kaj pikis, timante trofruan morton.

Nun, Marcus Tybout estis ricevinta sian parton.