Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉiam li amis la suferantojn, la mizerulojn dum li malamas la juĝejojn. Li konsideras siajn rolulojn kiel la elektitojn de la naturo, kiel la plej belajn kaj la plej bonajn el la homoj. Li sopiras al la malaltigo. Estas nur unu grandnobla sento en la tuta verkaro de Georges Eekhoud: La pasio de la artisto al la mizeruloj. Li estas la poeto de la stratulaĉoj.

Kiel la senmorta Beethoven, li opinias la Bonkorecon pli dezirinda ol eĉ la Belecon.

Li estas ne nur la ĉefo de la nuna belga literaturo, sed li ankaŭ estas unu el la plej gravaj aŭtoritatoj de tiu ĉi tempo. Li estas figuro kiel hieraŭ estis Anatole France kaj Edmond Picard, kiel estas hodiaŭ Romain Rolland kaj Maxim Gorkij.

Antaŭ ol esti belgo, li estas homo. Kaj ĉiam oni vidas lin protektanta la malfortulon, la malaltrangulon. Li elektas la defendon de la premato kontraŭ la premanto, de la suferanto kontraŭ la suferiganto.

Multaj verkistoj, kiuj en sia floraĝo estis de ĉiuj sukcesoj trafitaj, dum sia maljuneco vivaĉas ekstere de la literatura mondo, malŝatataj de la junularo: Ilia verkaro mortis. Sed la verkoj de Georges Eekhoud estas senmortaj kaj la nuntempa junularo komprenas la penson de la majstro. Ĝi ĉiuokaze aklamas tiun sepdekjarulon.

Lia altanimeco, pruvita ankaŭ dum la milito, ne plaĉis al la registaroj. Kaj en 1920 la belga registaro maldungis la verkiston, kiu estis priliteratura profesoro en alta lernejo. Li ne estas riĉega, kaj devas gajni sian vivon. Pli granda estis ankoraŭ lia morala sufero pro tiu agaĉo; kaj lia edzino, sepdekjara maljunulino mortis sekve de tiu malnoblega gesto de la belga registaro.

Tiam la intelekta junularo leviĝis kaj vigle protestis. Manifestacio okazis partoprenita de pli ol tri mil admir-