Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiun „liberiĝon” inter citosignetoj („La laborista esperantismo”, pĝ. 27). Plue li skribas ke la sennaciuloj pensas ke „laboristoj el Irlando, Bretonio, Nikaragvo, Koreo, Georgio (!! E. B.), Ĉinio, Hindio” kaj de aliaj „subpremataj landoj” ne havas intereson oferi sian vivon por akiri sendependecon” (La sama libro, pĝ. 28). Poste: „la sennaciuloj ankaŭ ne kontraŭbatalas la imperialismon pro jenaj motivoj: 1) laŭ Lenin, „la imperialismo estas la lasta stadio de l’kapitalismo”, 2) laŭ Marx, „la socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo, elkreskinta ĝis plena matureco” (la sama libro, pĝ. 28). Plue: „se ĝustas tiuj asertoj de tiom eminentaj gvidantoj de l’laborista movado, estas memevidente ke en tiu tempo, kiam oni baras la evoluon de la „lasta stadio de l’kapitalismo”, oni samtempe malhelpas al la stariĝo de l’Socialismo” (la sama libro, pĝ. 28).

Tia komentado de la supraj citaĵoj estas ĉio alia, sed ne marksismo, nek socialismo. Pli vere ĝi estas fatalismo. Lanti kredeble opinias, ke la maturiĝinta pomo de socialismo devos fali mem en la buŝon de la atendantoj de ĝia maturiĝo.

Plue Lanti jam rekte subtenas la imperialistan kolonian politikon per la vortoj: „Cetere, la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en „siaj” landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn ” (La sama libro, pĝ. 28). Tiel la