Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kapitalistoj ricevas bonegan argumenton por pravigi sian senhontan ekspluatadon en la kolonioj kaj sian konsideron de la koloniaj indiĝenoj kiel malsupera raso.

Lanti asertas plue: „Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo” (La sama libro, pĝ. 29). Lanti do forgesis la vortojn de Marx, ke la homoj mem faras sian historion. Paroli tiel, kiel parolas Lanti, signifas semi malklerecon inter la laboristoj.

Plue, sur la sama paĝo, li indikas citaĵon el Lenin, erare atribuante al li penson, kiun Lenin mem nomis penso de malkaŝaj kaj cinikaj imperialistoj (laŭ la aŭtentika esprimo de Lenin mem), kiuj havas „kuraĝon konfesi la absurdecon de la penso pri „reformado” de bazaj ecoj de imperialismo” (Verkaro de Lenin, rusa eld. I, vol. XIII, pĝ. 322). Tiu ĉi eraro devenas el la bedaŭrinda fakto, ke en la franca traduko de la koncerna verko de Lenin, kiun uzis Lanti, estas erare metitaj la citosignetoj, pro kio la senco grave kripliĝis[1]. Ĝuste Lanti atribuas al Lenin jenan penson: „la imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo kaj sekve (— tie ĉi en la franca traduko kaj ĉe Lanti estas ellasitaj du ekkriaj signoj — !! — de Lenin. B. E.) la rekta batalo kontraŭ la

  1. Mi komunikis pri tio al la Instituto de Lenin. La germana kaj angla tradukoj estas korektaj. B. E.