Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

riodo de la liberiĝo de ĉiuj subpremataj nacioj, t. e. de ties libera povo apartiĝi” (Verkaro de Lenin, rusa eld. I, vol. XIX, pĝ. 172).

La proponataj de Lanti batalrimedoj estas la tre bone konata en la historio de la revolucia movado „ekonomismo”. Jen kion skribas Lanti: „La sola inda kaj profitdona batalo estas la batalo kontraŭ la mastroj en la fabriko mem, en la minejo mem, en ĉiuj laborejoj mem” („Lab. esp.”, pĝ. 28). Per tiu ĉi tro ne sufiĉa bataleto Lanti rekomendas limigi la grandan batalon de la proletaro kaj jugitaj popoloj por la liberiĝo. Tiun ĉi „ekonomismon” de Lanti ni esploros iom pli sube en la konforma loko.

Lanti parolas pri la egalrajto, sed liaj pensoj pri la natura rajto utiligi la riĉaĵojn de aliaj landoj ne konformiĝas al la ideo de egalrajteco. Kaj kiam Lanti nomas inter la subpremitaj landoj, kvankam inter la citosignetoj, la Sovetan Georgion (kiu efektive nek kulture, nek nacie, nek ekonomie estas subpremata), tio estas ago absolute neallasebla. Li havus kaŭzon por fari tion nur tiam, se li opinius, ke efektive en Sovet-Unio, la kartvelaj laboristoj kaj kamparanoj aŭ iliaj politikaj gvidantoj estas same traktataj, kiel la brita registraro traktas la hindojn aŭ la japana la koreanojn.