Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉar la ĉefa eraro de Lanti kuŝas en la kompreno de la terminoj mem, ni transiru nun al klarigo de la ideo de internaciismo en tiu senco, kiel ĝi estas difinita de la historio de la movado laborista. Por tio ni ĉerpu la difinojn de tiu ĉi ideo ĉe Lenin (vol. XIX, rusa eld. I).

Mi mencias tie ĉi ne la aŭtoritaton de Lenin, sed simple mi opinias ne necesa reskribi tion, kion la alia faris pli bone. La afero esencas en tio, ke en la prezentotaj tie ĉi citaĵoj Lenin donis la plenan, klaran kaj komune akceptitan klarigon de tiu komprenaĵo, kiun ĝis nun neniu kontraŭdiris.

Internaciismo estas kontraŭa al naciismo. Naciismo signifas celadon al profitoj kaj privilegioj, al vastiĝo teritoria por sia propra nacio, ekspluaton, malhonorigon kaj subpremon de fremdaj popoloj kaj suprenlevon de la propra je malprofito por la aliaj. El tio konsekvencas malegalrajto, disiĝo. El tio devenas antisemitismo kaj blankrasa ŝovinismo kontraŭ la kolorhaŭtuloj. El tio devenas ankaŭ la patriotismo, instruata kaj enplantata en la amasoj per ĉiuj al la burĝaro haveblaj rimedoj: lernejo, gazetaro, leĝaro, juĝejo kaj simpla rekta perforto (maskita per „pura demokratio“ la burĝa diktatoreco de kapitalismo), perforto per la ŝtata aparato, troviĝanta en la manoj de la burĝaro. El tio devenas ankaŭ la faŝismo, t. e. naciisma fenomeno, aperanta ĉe apartaj